Enkomputiligis Don HARLOW

Anĝelo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis Boris MIRSKI

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Kun kanto solena en nokta ĉiel'
Sin portis mirinda anĝel';
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'
Atentis la himnon de l' mond'.
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'
Sub branĉoj de pura Eden';
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'
Elflugis sincere el kor'.
En brakoj animon li portis al ter',
Al mond' de malĝojo, mizer';
Kaj restis la kanto en juna anim'
Sen vorto, sen unu esprim'.
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'
Ĝi vagis en mond' de sopir',
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'
La veaj motivoj de l' ter'.