Enkomputiligis Don HARLOW |
Bildo pruntita kun afabla permeso el la TTTejo de Nikolao GRIŜIN, http://miresperanto.narod.ru/
"Ne vane, diru onklo nia, Lasita Moskvo incendia Al tiu franca plag'. La lukto ardis ja en vero, Ne vane sur la rusa tero Rememorata kun fiero La Borodina tag'". ― Jes, la bravuloj vivis tiam! Superas ili genton vian Laŭ firmo kaj la rol'. Malbona trafis ilin sorto, Ne multajn ja kompatis morto, Ne lasi Moskvon estus forto, Se nur ne dia vol'. Ni retiriĝis daŭre, lante, Nur pri la kontraŭbat' revante, Pensante pri patruj'. La oldaj grumblis: "Kiom, diru, Ni nur senĉese nin retiru, La rusaj bajonetoj ŝiru La fremdan veston tuj!" Kaj jen troviĝis kampo granda Por la defendo patrolanda, Reduton faris ni. Dum la kanonoj, pinoj bluaj Lumiĝis per radioj fruaj, Jam venis por atakoj pluaj La francoj tien ĉi. Mi ŝarĝis jam la pafilegon Kaj pensis: baldaŭ la kolegon Regalos bone mi! Musjo' (1) ne plu vi tiel pompos Ne plu nin per ruzaĵoj trompos, Ni vian fremdan muron rompos Pro bono de l' patri'. Nin enuigis dum du tagoj La interpafoj ― kuglaj blagoj, Kaj venis tria tag'. Aŭdiĝis plendoj kaj riproĉoj: "Jam venis tempo por kartoĉoj!" Kaj falis super tiuj voĉoj De l' nokto sombra flag'. Mi ekdormetis ĉe l' kanono, Sed kia bruo, kia sono ― Jubilis la francar'. Silentis nur bivako nia, Soldato pri riparo ia Okupis sin, pri arm' ― alia, Mordante je liphar'. Apenaŭ venis helo frua, La vicoj en preparo brua Moviĝis pli kaj pli. La kolonelo, nia ŝato, La patro estis por soldato ... Nun ― ve! ― murdita per bulato (2) En tero kuŝas li. Kaj tiam li, per la okuloj Fulminte, kriis: "Kuraĝuloj, Pro Moskvo tuj ― al ag'! Ni mortu, kiel niaj fratoj!" Kaj sian ĵuron la soldatoj Plenumis en la interbatoj De l' Borodina tag'. Ho, kia tago estis, buboj! En fluga fumo, kiel nuboj, La francoj movis sin. Ulanoj per insignoj buntis, Dragonoj svarmis kaj abundis Kaj ĉirkaŭ la redut' inundis La kampojn sen la fin'. Neripeteblaj tiaj tagoj! Kiel la ombroj ŝvebis flagoj, Devoris ĉion flam', Kartoĉoj, sabroj grincis, saltis, La manoj lacis, sed ne haltis, Kaj antaŭ bomboj monte altis La sangaj korpoj jam. Vidiĝis al la malamiko Terura bajonetefiko, Atako de la rus'. Kiel la brustoj, tremis tero, Kaj ĉie regis la infero, Ĉevaloj, homoj, brua fero Miksiĝis en konfuz'. Jam krepuskiĝis. Ree pretaj Al la kunbatoj bajonetaj, Ni staris ĝis la fin'. Tamburojn frapis jam la manoj, Retiris sin la busurmanoj, (3) Kalkulis vundojn la kompanoj, Kaj perdoj skuis nin. Jes, la bravuloj vivis tiam! Superas ili genton vian Laŭ firmo kaj la rol'.. Malbona trafis ilin sorto, Ne multajn ja kompatis morto, Ne lasi Moskvon estus forto, Se nur ne dia vol'. |