Enkomputiligis Don HARLOW

Enuo kaj tristo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis I. Ĥoves

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Enuo kaj tristo! ― kaj mankas la mano amika
En hor' de anima malklaro ...
Deziroj ... Por kio eterna dezir' senefika?
Kaj jaroj forpasas ― plej belaj la jaroj!

Ĉu ami? Sed kiun? Portempe ― ne indas la penon,
Kaj ami eterne ― ne ebla afero ...
En sin ĉu rigardi? Kaj tie nur regas malpleno,
La ĝojo, la tristo kaj ĉio ― tioma mizero.

Pasioj? Sed frue aŭ tarde la vort' de prudento
Kuracos la dolĉan malsanon,
Kaj vivo, se ĝin ekzameni kun frida atento,
Nur estas la ŝerco de stulto kaj vano!