Enkomputiligis Don HARLOW |
Se flava kampo ondas per matura greno, Se ludas en arbar' kun branĉoj freŝa vent', Kaj se viola prun' sin kaŝas en ĝardeno En dolĉa ombro de folia tend'; Se en matena hor' aromas florpetaloj, Sur herbon rosaj perloj falas gut' post gut', Kaj se el-sub arbust' al mi konvaloj Per kaliketoj blankaj svingas kun salut'; Se kuras kun susuro frida font' el fendo, Ravinon enludante per neklara kant', Kaj, dormigante pensojn per legendo, Balbutas ion pri feliĉa land', ― Glatigas mia frunto slkajn striojn, En la animo kvietiĝas la sufer', Eblecon de feliĉ' mi kredas sur la ter', Kaj en ĉiel' mi vidas dion. |