Enkomputiligis Don HARLOW

Tre ofte meze de l' amas' kolora

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Tre ofte meze de l' amas' kolora,
Dum antaŭ mi, kvazaŭ en sonĝo fora,
En karnavala bru' kaj brilo
Kun la sovaĝaj flustroj senesprimaj
Moviĝas la vizaĝoj senanimaj
Malicaj maskoj de ĝentilo,
Dum premas sin al miaj manoj fridaj
La fingroj de virinoj amavidaj,
Velkintaj jam pro amorfaroj, ―
Mi kvazaŭ profundiĝas en la svarmon,
Sed en la koro lulas oldan ĉarmon ―
La sonojn de l' mortintaj jaroj.
Kaj se mi min forgesas por momento,
Kiel libera birdo en la vento
Mi flugas al la tagoj karaj,
Mi vidas knabo min ... La dom' patrina,
Ĝardeno kun oranĝeri' ruina ―
La hejmaj lokoj pasintjaraj!
Verdigas dorman lagon la herbaro,
Kaj la vilaĝo fumas ĉe l' arbaro,
Nebuloj flosas en la valo.
Sur la aleo sombra trans folioj
Al mi rigardas lastaj sunradioj
Kaj flustras la foliofalo.
Kaj stranga tristo premas bruston mian,
Pro ĝi mi ploras kaj ĝin amas tian ―
Verkitan per la revo kora
Kun ties juna okulparo blua,
Kun la rideto, kiel lumo frua
Super la gaja bosk' aŭrora.
De l' reva regno mastro ĉionpova,
Dum longaj horoj sidis mi senmova,
Kaj en memoro floras ili
Sub ŝtormoj de pasioj kaj amaroj ―
Kiel insulo freŝa en la maro
Ne ĉesas per la floroj brili.
Sed kiam pri la tromp' konscio venas,
Kaj kiel nevokita gast' forsvenas
La revo en la bru' barbara,
En la okulojn mokajn kaj malverajn
Mi tiel volus ĵeti versojn ferajn
Verŝitajn per koler' amara! ...