Enkomputiligis Don HARLOW

Kazaka lulkanto

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis I. LUBJANOVSKIJ

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Dormu, filo mia kara,
Dormu en trankvil'.
Milde lumas luno klara
Super la lulil'.
Diros mi al vi fabelojn,
Kantos por la fil'.
Fermu la okulojn belajn,
Dormu en trankvil'.

Terek plaŭdas kaj rapida
El-sub montoĉen';
Kun ponardo kaŝa sidas
Sur la bord' ĉeĉen'.
Tamen patro via brava
Gardas kun pafil'.
Dormu, filo mia rava,
Dormu en trankvil'.

Venos tempo, mem vi spertos
Ardon de batal';
En pafado vere lertos,
Rajdos sur ĉeval'.

Brodos mi per silkoj selon
Por la kara fil' ...
Dume dormu, ho anĝelo,
Dormu en trankvil'.

Kreskos vi, heroo estos
Kun kazaka kor'.
Adiaŭe al mi gestos
Kaj galopos for.
Kiom verŝos mi da larmoj
Nokte en ĉagren' ...
Dormu, filo mia ĉarma,
Dormu ĝis maten'.

Mi sopiros senkonsole,
Ĝeme ploros mi,
En la nokt' aŭguros sola,
Preĝos al la di'.
Pensos mi, ke vi sopiras
De la hejmo for.
Dum vin zorgoj preteriras,
Dormu, mia kor'.

Ĉe disiĝo mi vin benos
Pie per ikon'
Preĝu vi kaj vin subtenos,
Gardos la patron'.

Pri patrin' memoru via
Antaŭ la atak'.
Dormu do, infano mia,
Dormu do, kazak'.