Enkomputiligis Don HARLOW

Medito

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Rigardas triste mi al la samtempularo!
Markita per malplen' estonta ĝia tag',
Dum, sub la peza prem' de kono kaj malklaro,
Oldiĝos ĝi kaj pasos for sen ag'.
La patroj ŝarĝis nin denaske per eraroj,
Per sia tarda saĝ', kaj tute vana est'.
La vivo tedas nin, kiel vagad' sen faroj,
Festeno en la fremda fest'.
Al bono kaj malbon' hontinde koregalaj,
Sen lukto vivas ni, velkante pli kaj pli,
Kaj antaŭ la danĝer' perdiĝas, time palaj,
Kaj jugon mem obeas sklave ni.
Ja tiel magra frukt' pro frua tromaturo
Ne kontentigas per la gusto kaj kolor',
Dum pompas ĉirkaŭ ĝi la floroj de naturo,
Ĝi baldaŭ devas fali for!

Sekiĝis nia cerb' pro la senfrukta scio,
Eĉ de la amikar' envie kaŝas ĝi
Mokitajn revojn, jam utilajn por nenio,
Sub masko de senkred' kaj senpasi'.
Apenaŭ tuŝis ni kalikon de la ĝuo,
Sed frue lasis nin la juna energi',
El ĉiu ĝojo jam gustumis kun enuo
Plej bonan ties sukon ni.

La verkoj artaj kaj la revoj poeziaj
Per sia dolĉa rav' neniam tuŝas nin,
Restaĵon de la sent' avaraj brustoj niaj
Enfosis pro avid' kaj gardas ĝis la fin'.
Hazarde kaj malamas ni kaj amas,
Ne oferante nin al la koler' kaj am',
Kaj iu kaŝa frid' en la anim' ĉiamas,
Eĉ se la sango brulas jam.
Kaj enuigas nin amuzoj de iamo,
De la antaŭular' malĉasta ĝoj' kaj ard';
Ni hastas al la ĉerk' sen bono kaj sen famo,
Mokante vivon per rigard'.
Per baldaŭ forgesota sombra aro
La mondon lasos ni sen bruo kaj sen spur',
Post ni ne restos eĉ komenco de bonfaro,
Nek la fekunda penso por futur'.
Kaj nian cindron mem, kun kondamnanta brilo,
Ofendos posteul' en akra epigram' ―
Amara moko ĉe l' trompita filo
Super la patro, bankrotinta jam.