Enkomputiligis Don HARLOW

La morto de la poeto

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


La poemo estas dediĉita al la genia rusa poeto Puŝkin, murdita en duelo.

Revenĝon, caro! Surgenuen
Mi falos antaŭ vi:
Nur juste vi kondamnu la murdinton,
Ke l' ekzekuto vian pravan juĝon
Proklamu klare al la posteuloj,
Ke la krimuloj vidu ĝin ekzemplo.
Pereis li, poet' de justo,
Murdita per la kalumni',
Kun peza plumbo en la brusto
Kaj venĝavido mortis li! ...
Ne povis la animo luma
Subiĝi al la malhonor',
Li sola kontraŭ fals' monduma
Ribelis ... Kaj li estas for!
Murdita! ... Do por kio ploroj,
De l' povraj laŭdoj tarda ĥor'
Kaj sinpravigoj de l' sinjoroj?
Pro fato li jam estas for!
Kaj ĉu ne vi kolere pelis
La novlan kanton de liber',
Elblovi incendion celis,
El la ĵaluzo ― nur fajrer'?
Do ĝoju ... Mutas bardo nia,
La bonon rompis la malbon'.
Ne lumas plu la stel' genia,
Forvelkis la solena kron'.

Murdinto lia senkompate
ekpremis feron de la ĉan',
La koro vanta batis glate,
Neniom tremis tiu man'.
Kaj ĉu ne miro, ĉu ne strango?
Pelata per la sort' migrant',
Nomadis li en nia land'
En serĉo de feliĉ' kaj rango,
Ofende mokis pli kaj pli
De nia tero lingvon, moron
Kaj malestimis nian gloron,
Ne sciis en la sanga horo,
Sur kion levis sian manon li! ...
En tombo kuŝas jam la bardo,
Samkiel tiu, kiun li kun ardo
Prikantis sorĉe en la versroman' ―
Kantisto de bonkoro kaj bonfarto
Murdita per la senkompata man'.

Por kio de la pac' kaj simplo vilaĝloka
Enpaŝis mise li al la mondum', sufoka
Por la sincera sent' kaj liberema saĝ'?
Por kio premis la la malamikajn manojn,
En la envia rond' serĉante la kompanojn,
Li, ompreninta homojn de l' junaĝ'? ...

Anstataŭ simpla kron' al li surmetis ili
La kronon dornan, nur kun laŭro por ornam' ―
Ĝi devas kvzazaŭ ĉiam brili,
Sed kaŝe piki, piki jam;
Venenis liajn lastajn horojn frido,
Malica flustro mokis lin, kaj jen
Li mortis kun la vana venĝavido,
Kun kaŝa disreviĝo kaj ĉagren'.
La kantoj de mirinda brilo
Ne sonas jam sub la ĉiel',
Malhelas lia mortazilo,
Surbuŝe kuŝas la sigel'.



Kaj vi, arogaj heredsantoj
De la gepatroj malhonestaj, nun
Tretantaj per la fiaj sklavaj plandoj
La familiojn, kiujn lasis la fortun'!
Vi en avida ar' starantaj ĉe la trono
Ekzekutistoj de genio, glor', liber',
Kaj gardas vin la leĝo, kiel krono,
Silentu antaŭ vi la justo kaj la ver'!
Sed estas dia juĝ', malĉastaj dorlotatoj,
Kaj la juĝisto jam atendas vin
Ne aĉetebla per la or' kaj flatoj
Li krimojn viajn antaŭvidas ĝis la fin'.
Kaj jam al vi la kalumnia lango
Ne helpos per la malhonesta ard',
Kaj ne forlavos vi per via nigra sango
La sanktan sangon de la bard'!