Enkomputiligis Don HARLOW

Palestena Branĉo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis Boris MIRSKI

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Rakontu, branĉo palestena,
En kiu land', sur kiu ter'
Kun palmo floris vi, solena,
Kaj kreskis, verda, en liber'?
Ĉu apud akvoj de Jordano
Karesis vin la Orient'?
Ĉu sur altaĵoj de Libano
Balancis vin kolera vant'?
Sub vi migruloj preĝis certe,
Dum fluis kantoj el anim',
Dum folikronojn plektis lerte
Malriĉaj filoj de Solim'.
Ĉu vivas, branĉ', nun palmo via?
Ĉu same en varmega tag'
Ĝi logas en dezert' Azia
Ripozi de labor' kaj ag'?
Aŭ en disiĝo malkonsola
Ĝi same velkis, kiel vi,
Kaj kuŝas polvo diktavola
Sur ĝia trunko kaj foli'?
Respondu: kiu vin altiris
Al nia lando el Azi'?
Ĉu ofte li pri vi sopiris?
Ĉu liajn larmojn gardas vi?
Aŭ en militistar' de dio
Li estis la plej inda an',
Kaj ĉiam ludis sunradio
Sur luma frunto de l' kristan'? ...
Zorgata jen de man flegema,
Ĉe sankta ŝranko apud mur'
Vi staras, branĉ', Jerusalema,
Gardist' fidela de l' Figur'!
Kaj pendas super vi lampado (1)
Kaj kruc' ― simbol' de religi' ―
Kaj regas paco de l' estado
Sur vi, sub vi kaj ĉirkaŭ vi.

Piednoto

(2) Lampado ― lampeto, kiu ĉiam brulas antaŭ la bildo de Kristo (en ruso-greka eklezio).