Enkomputiligis Don HARLOW |
Patrion amas mi, sed per la sento stranga! Ne venkos ĝin prudento. Kaj ne gloro Gajnita brave en la Lukto sanga, Nek de la paca viv' fiera floro, Nek de la oldaj tempoj mit' praava Min povus veki al la revo rava. Sed amas mi, sen scii mem pro kio, Silentan vaston de la stepoj fridaj, Inundon de l' riveroj jam senbridaj, Senbordajn arbaregojn de Rusio. Mi amas laŭ la kampaj vojoj tristaj Veturi ĉare tra la stepa foro, Serĉante tremon de la fajroj distaj, Vilaĝon kaj azilon por nokthoro. Min logas la fumet' maldolĉa De la falĉita grenkamparo, Sur la monteto ― geo sorĉa: La blanka svelta betulparo. Kun ĝoj', por multaj nekonata, Mi vidas la draŝejon plenan, Orbrilon de la pajlo ĥata, (1) Vesperon rosan kaj serenan. Kaj dum la festo kamparana Min ravas ĝis la horo tarda, Kun fajf' ebria akompana, La vilaĝana danco arda. |