Enkomputiligis Don HARLOW

Poeto

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis Boris MIRSKI

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Per ora inkrustaĵ' rebrilas la ponard',
Ne havas mankojn ĝia dento;
Sur ĝi etendas sin mistera, bela hard' ―
Hered' de militema oriento.
Dum multaj jaroj ĝi je nom' de religi'
Kun sia mastro militiris,
Sur pluraj brustoj jam la vundojn lasis ĝi
Kaj multe da kirasoj ŝiris.
Respondis per ekfrap' al ĉiu ofendaĵ'
Kaj servis kiel sklavo blinda,
Kaj por ĝi estis eĉ la bela inkurstaĵ'
Ornamo fremda kaj hontinda.
Post Terek ĝin, de korp' de brava malamik',
Kazako prenis kun soleno,
Kaj longe kuŝis ĝi sen uzo, sen aplik'
En butiktendo de armeno.
Kaj ingon perdis jam dum la batalkonkur'
L' amiko povra de heroo,
Vi estas amuzil', pendanta sur la mur',
Ve! ― kaj sen gloro kaj sen povo.
Jam per amika gest' nenies zorga man'
Purigas ĝin, karesas, flegas;
Surskribon de l' ponard' cititan el Koran'
Nenies buŝ' fervore legas ...
Poeto, tia ja nun estas via rol',
Vi perdis por vantec' minuta
Fortegon de l' spirit', al kiu la popol'
Atentis kun admiro muta.
Kaj iam laŭta eĥ' de via kanta son'
Rajdiston sekvis en batalo,
Kaj estis via vort' por la amas' ― bezon',
Kiel kaliko por regalo.
Kaj kiel dia vort' sin portis al popol'
De viaj versoj vok' grandvola
Aŭ kiel sonorad' el sub turegkupol',
Dum festo kaj lament' popola.
Nun simpla via lang' ne plu ekscitas nin:
Nin ravas trompoj, mensogadoj;
Kaduka nia mond' ― maljuna belulin',
Kaŝanta sulkojn sub pomadoj ...
Kaj ĉu vekiĝos vi, profet' de granda Di',
Aŭ la ponardon primokitan
Neniam per ekstreĉ' el ing' elŝiros vi,
Per rusto de malŝat' kovritan? ...