Enkomputiligis Don HARLOW

La ponardo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Mi amas vin, bulata mia kling',
Kompano hela, frida, vera.
Kartvelo por la venĝo forĝis vin,
akrigis por batal' ĉerkes' libera.
Lilia mano donis vin al mi
Por la memoro, firma kiel fero.
Vin kovris tiam jam ne sanga stri',
Sed larmo hela ― perlo de sufero.
Kaj antaŭ mi okuloj ŝiaj jam
En iu kaŝa trist' humilis,
Kaj, kiel via ŝtal' en trema flam',
Jen estingiĝis, jen rebrilis.
Amdono, jen ekzemplo por anim'
De la migranto ― via mut' fiera.
Jes, kore firma, mi ne ŝanĝos min,
Kiel vi mem, amiko fera.