Enkomputiligis Don HARLOW

Preĝo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis I. LUBJANOVSKIJ

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Mi, dipatrin', antaŭ via ikono
Staras hodiaŭ kun preĝo sincera,
Sed ne kun danko aŭ pet' pri pardono,
Nek pri sekur' en batalo danĝera;
Vin ne pri mia animo dezerta
Petas mi preĝe, migrul' senparenca;
Sed virgulinon, en vivo malspertan,
Volas konfidi al via potenco.
Vi al ŝi donu feliĉon serenan,
Kaj al la koro ― esperi kapablon;
Donu al ŝi vivkunulojn konvenajn,
Puran junecon, oldecon agrablan.
Kiam alvenos la hor' senevita,
Ĉu en maten', ĉu en nokto malhela,
Por la animon forporti, al lito
Vian plej belan alsendu anĝelon.