Enkomputiligis Don HARLOW

Preĝo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis Boris MIRSKI

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


En vea malfacila hor',
Se premas sin anim',
Mi lasas kun humila kor'
Al sorĉa preĝo min.

Per ĝia saniganta fort'
Min fortikigas mi,
Kaj spiras en la kanta vort'
Mirinda harmoni'.

Plu dubojn ne memoras mi,
Sopiro iras for,
Kaj preĝas mi, kaj ploras mi,
Kaj ĝojas, ĝojas kor'.