Enkomputiligis Don HARLOW |
De kiam benis min la di' Per la profeta ĉiokono, En la okuloj homaj mi Nur legas paĝojn de malbono. Mi ekpredikis al la mond' De am' instruon kaj de vero. La proksimuloj je respond' Ĵetegis ŝtonojn en kolero. Mi ŝutis cindron al la vert', El urboj mi forkuris laca, Nun, kiel birdojn en dezert', Min nutras manĝo didonaca. |
Al mi laŭ dia testament' Obeas tie ĉiu besto, Kaj ĉiu stel' en firmament' Aŭskultas min kun ĝojatesto. Se foje laŭ la brua strat' Mi tra la urbo ŝtele iras, Grizhara ridas homofrat' Kaj al infanoj moke diras: "Al vi ekzemplu lia fat': Li vagas nuda kaj mizera, Malsata, pala, senespera Kaj ĉirkaŭita de malŝat'". |