Enkomputiligis Don HARLOW

Roko

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Noktis etulino ― nubo ora
Sur la brusto de l' giganta roko,
Kaj forflugis ŝi, per gaja floko
Ludetante kun lazur' aŭrora.

Tamen restis sur la ŝtona falto
De l' oldulo ŝia spur' humida,
Tristas li en la soleco frida
Kaj ploretas en dezerta alto.