Enkomputiligis Don HARLOW |
Meztage en la valo kaŭkazia Mi kuŝis kun la plumbo en la kor'. Ankoraŭ fumis freŝa vundo mia, Kaj sango el la brusto gutis for. Mi kuŝis sola sur la vala sablo, Tumultis rokoj ĉirkaŭ mi sen fin', Kaj pikis la varmega suna sabro, Sed mi en morta dorm' ne sentis ĝin. Mi flugis sonĝe al la stepoj foraj, Al la festena hejma ilumin'. Jam la knabinoj en la kronoj floraj Kun gaja rido rememoris min. Nur sola ŝi evitis partoprenon En tiu brua babilad'. Kaj jen Animo ŝia juna sentis premon Kaj vidis strangan sonĝon de ĉagren'. Ŝi sonĝis pri la valo Dagestana Kun la konato sur la sabla fund'. Li jam senmovis sur la ter' lontana Kaj frida sango fluis el la vund'. |