Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi tristas tial, ke mi amas vin Kaj scias: pelos senkompate laŭ destin' Malicaj flustroj vian aĝon floran. La helan tagon kaj la ĝojon ĉiuhoran Per larmoj kaj sopir' vi pagos al envi'. Mi tristas ja ... ĉar tiel gajas vi. |