Enkomputiligis Don HARLOW

Velo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Blankadas velo unusola
En la nebula mara blu'.
Ĝi kion lasis, kion volas
En fremdaj vastoj serĉi plu?

La ondoj ludas, veno spiras,
La maston fleksas kun fervor';
La velo ĝojon ne aspiras,
Nek de la ĝojo kuras for!

Ĝin kronas ora bril' ĉiela,
Sub ĝi lazuras l' onda spac'.
Sed ŝtormon serĉas ĝi ribela,
Kvazaŭ en ŝtormoj estas pac'.