Enkomputiligis Don HARLOW

Jen vorto

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Jen vorto: la senco
Malklara, mizera,
Sed regas ĝin sento
Profunda, sincera.

Plenigas ĝin sonoj
De arda deziro,
De koraj admonoj,
Disiĝa deliro.
Ne trovos subita
Rekono de famo
la vorton naskitan
El lumo kaj flamo.

Sed ĉu en la templo,
Ĉu en la kolono
Min regas atento
Al tiu ĉi sono.
Mi preĝon demetos
Pro ĝia alvoko
Kaj al ĝi min ĵetos
El la batalloko.