Enkomputiligis Don HARLOW

Lingvo perdita, animo perdita

de Ignazio BUTTITTA

elsiciliigis Antonio De SALVO

Aperis en la poŝtolisto "eŭropo" 2004.07.03


Popolo
katenu ĝin
nudigu ĝin
ŝtopu ĝian buŝon,
ĝi ankoraŭ estas libera.
Senigu ĝin je la laboro,
je la pasporto,
je la tablo kie ĝi manĝas,
je la lito kie ĝi dormas,
ĝi ankoraŭ estas riĉa.
Popolo
fariĝas malriĉa kaj sklava,
kiam oni forŝtelas de ĝi la lingvon,
heredigitan de la prapatroj:
ĝi estas pereigita por ĉiam.
Ĝi fariĝas malriĉa kaj sklava
kiam la vortoj ne naskas vortojn
kaj ili voras unu la alian.
Pri tio mi plendas nun,
dum mi agordas la gitaron de l' dialekto,
kiu perdas po unu kordon ĉiutage.
Dum mi flikas
la tolon vermoboritan,
kiun teksis niaj praavoj
per lano de siciliaj ŝafoj.