Enkomputiligis Don HARLOW

Lulkanto, aŭ antaŭparolo por Edvardo IVa

de William BLAKE


[Mi aŭdis ĉi tiun poemeton de la famekonata angla poeto William Blake sur la kompaktdisko "Elemental" de la kanada popolkantistino Loreena McKENNITT, kaj tuj ekamis ĝin. Mi hazarde reaŭdis ĝin hodiaŭ matene, tuj post ricevo de telekopia mesaĝo pri la baldaŭa sufersorto de la homoj de Irako sendita de Husajn al-Amily, kaj la kuniĝo de tiuj du okazaĵoj instigis min, hodiaŭ posttagmeze, traduki ĝin en Esperanton. Evidente en ĝi troviĝas iom da vereco. -- Don Harlow, 2002.07.29]

Ho, ke mi havu voĉon tondran, kaj langon
por dronigi la gorĝon de milit'! Kiam la sentoj
tremas, kaj l' animon sorbas frenezeco,
kiu rezistos? Kiam l' animoj de la subpremitoj
Luktas en l' aer' furiozanta, kiu rezistos?
Kiam la trombo de kolero aperas el la Tron'
de l' Dio, kiam la kolero de mieno Lia
kunpelas la naciojn, kiu rezistos?
Kiam peko plaŭdas per flugiloj vastaj super la batal',
kaj velas, ĝojante pro la mortinundo,
kiam animoj forŝiriĝas al fajro poreterna,
kaj demonoj el Infer' ĝojadas super la mortintoj,
Ho, kiu rezistos? Ho, kiu okazigas tion?
Ho, kiu respondecos antaŭ la Dia trono?
La reĝoj kaj nobeloj de la lando kulpas!
Ĉu vi ne aŭdas, Ĉiel', ministroj viaj kulpas!