Enkomputiligis Don HARLOW |
Parfumu min kun via varma spiro, lasante vin, vian noktan ĉeeston, ripozi sur miaj ne kombitaj haroj. Profunde nigraj, kiel laf-riveroj, disverŝiĝantaj senorde sur la blanka kuseno de kotono, ili kaŝas la amaran ploron de viaj paŝoj. Vi devas foriri de mia vojo, nepre, mi scias, sed restu en iu simbola maniero, ni inventu: lasu vian voĉon impregnanta la murojn kaj tiel mi povos auskulti vin ridanta ankoraŭ en la soleco de la venontaj eternaj tagoj. Lasu ke viaj manoj iĝu ujo por miaj larmoj aŭ pli bone, kovrilo por kuŝi sur ĝi kiel en viaj brakoj; tiel aŭskulti vin dum la dormo, en la kalmaj sonĝoj aŭ en la koŝmaroj ... por senti ke ĉi tiu "ĝis" estas nur terura inventita paŭzo, ĉar vi restas ĉi tie, certe. Parfumu mian malfeliĉon kaj ne iru for kun via tuto, lasu en mia spaco parton de via esenco por elteni la senvojajn tagojn, la neekzistantajn noktojn, la malluman lunon, la deformitajn stelojn. Elteni sen vi, nepra amo, la distancon, la silenton. |