Enkomputiligis Don HARLOW |
Jes, la vintro atendas antaŭ la pordo kaj scias mi ankaŭ ke se mi eliros eksteren retrovos mi ĉion mortintan en la batalo por revivigi Se serĉus mi la branĉon ĝin mi ne trovus Jes: se mi serĉus la manon kiu min savus ne trovus mi ĝin vere Jes: se eĉ min mem mi serĉus, kia mi estis min mi ne trovus Krom tio, mi vivas. Mi moviĝas Oni min nomigis sed taŭgas tio nenion (Nenieco antaŭ miaj piedoj kuŝas) Nenio ordiĝas. Ĉio miksiĝas, pereas baldaŭ ĉio malaperos sed ankoraŭ mi ludas imitante amuzante kun la vivo kvankam certe ĉio malaperos Mi scias ke: ankoraŭ mi vivas. Jes: aliulon vi amas Pro tio min mi fermas en al ĉambro disŝirante noktan mantelon vundas mi la manojn per la pikiloj de la vereco per la ruĝeco kolorigas mi la lipojn Vi foriris per la vojo plena de mensogoj sed memoru ke: Ni perdis ambaŭ ĉar ... Vin mi amis plej vere kaj same neniu vin amos certe. |