Enkomputiligis Don HARLOW

Ami

de Eli URBANOVÁ

unue afiŝita al la listo lunpoezio 2004.10.06; el la libro Nur tri koloroj


Travivi amon freneze skuan,
danĝeran, krudan kaj detruan,
kiu ne timus eĉ mortigi!

Ekvivi forte! Ho, ami ree!
Perdiĝi tute, memperee
en sankta fajro de pasio!