Enkomputiligis Don HARLOW |
La poemo, de la verkinto de Hetajro dancas, originale aperis en la libro Nur tri kolorojn.
Ho, tagoj dolĉ-amaraj, dum devas ni esperi! Ĉar vin ne vidi, kara, signifas plu suferi. Ho, tagoj dolĉ-amaraj, dum devas ni esperi! Ĉu pro la kor' amanta sufer' ekzistas plia? Se jes, nur unu granda: Vin vidi, kara mia... Ĉu por la kor' amanta sufer' ekzistas plia? |