Enkomputiligis Don HARLOW |
Afiŝita en la listo "Lunpoezio" por atentigi pri la centjara datreveno de Pablo Neruda, fare de Klaus Mohrhoff. El : Los versos del capitán ― 20 poemas del amor y una canción desesperada (1952). La tradukon helpis "la bela traduko germana" de Fritz Vogelsang. La tuta libro mem, en Esperanta traduko, estas havebla ĉe la kutimaj libroservoj.
La reĝino | La Reina |
---|---|
Mi eknomintas vin reĝino. Troveblas pli ol vi altkreskaj, pli altkreskaj. Troveblas pli ol vi puraj, pli puraj. Troveblas pli ol vi belaj, pli belaj. Sed vi estas la reĝino. Kiam vi trairas la stratojn, neniu vin rekonas. Neniu vian kronon el kristalo ekvidas, neniu rigardas la el oro ruĝa tapiŝon sur kiu vi paŝas, la tapiŝon neekzistan. Kaj kiam ekaperas vi, sonoras ĉiuj la riveroj en mia korpo, skuas la tintiloj la ĉielon kaj himno plenigas la mondon. Sole vi kaj mi, sole vi kaj mi, amo mia, ĝin aŭskultadas. |
Yo te he nombrado reina. Hay más altas que tú, más altas. Hay más puras que tú, más puras. Hay más bellas que tú, hay más bellas. Pero tú eres la reina. Cuando vas por las calles nadie te reconoce. Nadie ve tu corona de cristal, nadie mira la alfombra de oro rojo que pisas donde pasas, la alfombra que no existe. Y cuando asomas suenan todos los ríos en mi cuerpo, sacuden el cielo las campanas, y un himno llena el mundo. Sólo tú y yo, sólo tú y yo, amor mío, lo escuchamos. |