Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉar mi jam trapasis ondojn kaj maron maron kaj ondojn mia haŭto havus salan guston kiel la larmoj kiuj estas nia interna intima maro Ĉar min jam pelis la tutaj mediteraneaj ventoj miaj kapharoj havus salan aeran guston Ni renkontiĝus sur strando Vi starante fikse rigardante la maron kiel marista edzino kiu atendas sen atendi Mi surteriĝus kaj al vi kurus peza pro tiom da ventoj da akvo da salo kaj tiom da tempo sen vi Kaj al viaj piedoj mi falus mortlaca amore anhelanta neniigita pro arda deziro Kaj vi ankaŭ vi genuen falus ĉar sen koni min vi min rekonus de ĉiam kiel mi de ĉiam vin konas kaj vi kisus min por scii se la ventoj kaj ondoj pli ol iam havas aman guston Kaj mi ankaŭ mi frenezo kisus vin por gluti sur via haŭto la veregan aman guston Kaj vesperiĝus Kaj noktiĝus Kaj ni kisus nin Maria amoro Kaj Kaj min neniu vekigu |