Enkomputiligis Don HARLOW |
Vi estas spegulo kie mia vizaĝo neniam plu reflektiĝas. Mi scias ke vi min ne amas, mi scias ke vin mi ankaŭ ne. Simplaj memoroj ni estas kiuj klopodas, sen sukceso, konstante survivi kiel la oleo ŝmirita per nudaj manoj en la fantoma tolo de la silento. Ni atendas la malvarmon de la vintro atendantaj la lastan spiron de nia elteno, en iu momento fini la lastan strekon, fini nian kunpentradon kaj ... rekomenci. |