Enkomputiligis Don HARLOW

Rigardado

de Erich FRIED

elgermanigis Cezar

unue afiŝita al la listo "cezarpoezio" 2004.07.03


Tiu poemo sen perdo de nuancoj ne tradukeblas, ĉar estas germanaj vortludoj aŭ vortoj en ĝi, kiuj ĝuste faras el tiu teksto plezurigan tekston. Do: Normale oni ne traduku tian tekston.

Rigardado Besichtigung
Oni devas rigardi la malfeliĉon
el ĉiuj flankoj

ĉar de dekstre ĝi aspektas kiel la rajto
kaj de maldekstre kiel io kio sukcesas

kaj malantaŭen kiel indulgo
kaj antaŭen kiel avantaĝo aŭ progreso.

Kaj de supre kaj sube
ĝi havas kapon kaj piedon

Oni devas rigardi la malfeliĉon
el ĉiuj flankoj

se oni bonŝancas
oni rimarkas ke ĝi estas la malfeliĉo.
Man muß das Unglück
von allen Seiten betrachten

denn von rechts sieht es aus wie Recht
und von links wie Gelingen

und rückwärts wie Rücksicht
und vorne wie Vorteil und Fortschritt

und von oben und unten scheint
es hat Kopf und Fuß

Man muß das Unglück
von allen Seiten betrachten

wenn man das Glück hat
merkt man es ist das Unglück