Malpli kaj multpli (Abraham KOFMAN)

Malpli kaj multpli

de Abraham KOFMAN


Blanka maneto
de Henrieto
estas malgranda, ho mia Di'!
Sed ŝia koro --
kia doloro --
estas malpli!

La plektoj haraj
neordinaraj
estas longegaj, ho mia Di'!
Sed longo langa --
fakto tre stranga --
estas multpli.

Ŝia talio
kiel lilio
estas mallarĝa, ho mia Di'!
Sed la prudento --
kia turmento --
estas malpli.

Ŝiaj okuloj
kun ardaj bruloj
estas nigregaj, ho mia Di'!
Sed la animo --
ho kia rimo --
estas multpli.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>