Enkomputiligis Don HARLOW
Nu diru al mi kion la vorteto "pac'" signifas? Ĝi estas la profunda blua marvastaĵo, ĝi estas birdoj, kiuj flugas enĉiele, ĝi estas fiŝo, kiu naĝas al azilo, ĝi estas floroj, kiuj kreskas en herbejoj, ĝi estas manoj de infanoj, kiuj ludas, ĝi estas la ardantaj okulparoj de infanoj, kiuj diras: La pac' signifas sunan brilon kaj liberon, la pac' signifas ĉion por la infanaro. |