Enkomputiligis Don HARLOW

Beĵeck (1)

de Anna AĤMATOVA

elurusigis L. NOVIKOVA

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS4


Blankŝtonaj preĝejoj tieas, scintilas la gel',
Kaj floras cejanaj okuloj de kara fileto,
Kaj nokt' diamanta surkovras la rusan urbeton
Kun serpo ĉiela pli flava ol flora miel'.
Tieas memoro, pli svaga de tago al tag',
Malfermis ĝi pordon al mi kun kapklina favoro.
Sed mi ne eniris, mi fermis la pordon de plag' ...
La urb' estis plena de gaja kristnaska sonoro.

Piednoto

(1) Beĵeck -- distrikta urbo de Tverj-gubernio.