Enkomputiligis Don HARLOW |
La merlo, mi ĝin konis: ĝi estis vigla, brile-nigre tonis; por gaja recital' vekiĝis frumatene, sendante el la arboj enĝardene ververajn klarajn ridojn de kristal'. La pas' de l' paroĥestro tra l' ĝardenpordo estis la signal': fajnironie trilis la bonvenon la merlo post la pordo, salutis per ... 'Matenon!', sed l' olda paroĥestro ne ŝatis la afablon kaj senĝenon. Per freŝo l' olda paroĥestro bravis; ridema, gaja, ruza, sed por bredo tegmente blankajn turtojn li ne havis, nek rozojn sur florbedo. Piede leporĉasis li montflanke, reŭmaton li ne sentis, al Dio danke kaj al Noa danke. La merlo l' paroĥestron ne atentis kun la ekzorcformulo. Ĝi fajfis, kantis ĝoje, bekovaste, ĝis unu tagon laste ekkriis la oldulo: "Ne eblas plu! Ja estas ĉi ŝtelisto por la tritik' danĝero. Pro kio la ekzisto, ho Dio, de la merlo kaj pasero?" La merlo tre modesta, kvazaŭ sanktul' honesta, apenaŭ oriente aperis taga klaro, jam ekis en gajeco malkvieta formanĝi bonhumore, diligente, la parazitojn ĉiujn de l' grcnaro. ekde formiko ĝis insekt' plej eta. Kaj tamen estis la proleto kruda, la bona laboristo, pri la salajro sen postulo truda. Konfesprenanto stulta! Kia tristo! Al tritikejo iris, starigis timigilon dum al si mem li diris: "Mi finos penojn kaj la maltrankvilon." Sed frumatene – vidu la damnanton – ankoraŭ en la lito li aŭdas la kutiman merlokanton. Flamante pro l' incito li prenas ŝtonĵetilon post la ekstaro salta: la merlon vidas ellasanta trilon sur la nlalnova klakĉapelo alta. Tiom l' afer' rikanis, ke l' bona paroĥestro ekmalsanis: nek ridis nek babilis, ĉar tiel ronĝis lin ĉagren' intima la vangoruĝ' olea kaj kutima flaviĝis, tag' post tago pli malbrilis. Rezultis de l' malĝojo kaj molesto, – ĉu de l' leganto ĝuos mi krediton? – ke l' bona paroĥestro malhavis apetiton. Promene enĝardene, laŭtemfaze citante el l' Malnova Testamento li iam vidis tre feliĉokaze, – ho ĝojo de l' momento! – en nesto, kiun la patrin' aranĝis sur kverko, kvar merlidojn en forkaŝo. Ĉevide al koler' li tonon ŝanĝis: "Patrino prohibitan frukton manĝis; ĉi frukto estis mia semitaĵo, maizo, pano estis. Ne pagis la patrino, sed pagos filoj, ĉar ĉe l' filoj restas la peko: estas eklezidoktrino." Enkaĝen la birdetojn povrajn ĵetas kriante: "Jen la pago! Al ĉio vi ŝtelistoj finon metas, damnita, fia plago! Vin fulmo trafu! Vin mi havas fine!" La kaĝon pendiginte de flortufo, laŭtvoĉe li legadas plu latine post eta pren' de snufo. La nokto falis el silenta spaco, kovrante ĉiujn aĵojn de l' naturo per la serena religia paco de bela trista puro. Vireca, harmonia, sen difino, krepuska lum' malklara sorbiĝas dolorante en l' animo per mistikem' heroa kaj bonfara. La arboj per la lumo plu oritaj sur montoj foraj kaj solecaspektaj alprenis formojn rentajn, aĵuritajn de plantoj herbkolektaj. En sian hejmon venas kamparano, virgece dormas ĉio malsovaĝa: birdeto, flor', infano kaj bruto envilaĝa. Senhaste la oldul' suprenŝtuparis kaj lia nigra, de atlet' figuro, en la duonmalhelo pli elstaris: makulo sur obskuro. Metante la ŝlosilon en la truon li flustras interdente: "El ili la raguon mi frandos, nur kun rizo komplemente." La lun' aperis. Sur frondar' arbusta ekbrilis la rideto mildvelura de la martiro, de la homo justa. Efluv' subtila de parfumo pura ebrion portis al l' kampar' verdanta, dum ĉiuj vivaj fortoj de la Tero alflustris sin per dialog' giganta tra l' vastoj de l' etero. Silenton sendifektan l' aŭskultantoj bezonas, krom nervoza em' kunsenta por aŭdo de l' konversaci' silenta de l' mondo de la plantoj. La roskovritan verdefreŝan denson ja preskaŭ eblis vidi ĝermi, dum la pura verdo perdis la intenson sub la magneta blanko de l' lunlum'. La merlo flugis ree nun al l' nesto, serĉinte dolĉevarman kaj protektan lanugon, kvazaŭ de ermeno vesto, satenan felton, molan kaj perfektan. Ĝi ĉion vidis tute kaj sage flugis for, freneze, mute, serĉante vane de l' arbar' al domo. Subite tamen el ĝi venas kri', trovinte siajn idojn en prizono: "Kiu vin metis tien ĉi?" La pli maljuna trembalbutis: "Tiu homo horore nigra. Kiam ni lin vidis mi vokis kaj vokegis ...Vi la horton traflugis ... Kia tim'! Li tiel hidis ... Timegis mi ... Malfermu do la pordon! Min kaŝu sub flugiloj viaj ŝirme; jen de lilioj blankaj la parfumoj; ni ekkonstruu nian domon firme sub bela branĉarkado ... Aĥ, panjo, kiom mi aspiras plumojn por flugi por flugado! " Kaj l' merlo, ĉe la freneziĝolimo, kriis: "Sinjor', Sinjor', ĉu eble estas peko, estas krimo, tiom da am' en kor' al tiuj senpekuloj? Ho dio, ho Naturo, sen skrupuloj vi lasis rabi miajn idojn karajn, kun tia am' vartitajn! Kiom da zorgoj, penoj senkomparaj, da noktoj forperditaj, da am' en efektivo ... Kaj ĉio, ĉio for! Filoj de mia vivo! Filoj de mia kor' ... Ja ne sufiĉus la naturo tuta kaj la ĉiel' por viaj flugbezonoj, kaj oni kaptas vin en formo bruta ... Poltronoj! La lun', la lumo, la libera zomo, la fido estas niaj instigiloj. Aresti la flugilojn estas aresti pensojn de la homo. La kulpo estas mia, ho doloro! Kulpas neniu pli! Sciendus mi sen dubo! Mi tion ĉi devintus ja diveni ... Eternos la rimorso kaj inkubo! Mankas aer' kaj lum' ... Mi volus nur bestio au vultur' esti por rompi l' aĉan kaĝon... Kaj la nokto estas tiel bele klara, sen iu kri' aŭ aj... Ho nokto plensilenta kaj amara! ..." Sed freŝa, ĉiopova, la naturo ridis en ĉasta puro rideton gajan de herooj. Falo de roso kovris padojn; inter folioj brilaj kiel spadoj triladis najtingalo. Radikojn mergis plantoj feliĉaj, kvazaŭ iuj soifantoj, serĉante en la ter' pri suko bona, kun la avido kaj koler' tenebra de la bestio eta, vigle febra, suĉante nokte ĉe l' patrin' leona. En lumo frida kaj serena drona – marmora Desdemona – ruliĝis tra la bluo de l' etero la luno trista, lun' melankolia, kun blanko harmonia, kun puro de la vero. Kaj inter sonoj kaj lunlum' kaj floroj, en l' atoni' de l' grandaj kordoloroj, la merlo apatia solece kuŝis, flegma kaj senvea, kiele la patrin' de l' Nazorea je l' nokto kalvaria! Laŭ sia ofta kaj kutima vojo jam frue en mateno la paroĥestro iris al l' ĝardeno kun la Bibli' subbraka kaj la hojo. Antaŭ ol diri meson la maljunulo nepre, por salato prizorgis la neceson; dirante al la ĉiopova Patro latinajn preĝresumojn, savante kune, kiel rezultato, l' animojn kaj la pizojn kaj kukumojn. Jam de lontane kriis li: "Olé! Ĉu vi satdormis... Bone... Mi al vi donos vinon, fikanajlaro, rubo de la kre': Do vi supozis, filoj de l' diablo, ke estos tiel: fini laŭ kapablo horton kun fruktarbej', per gaja beko kaj stomakoplene, dum la kamel' – la pastro – ĝin eltene latine grumblu kaj foriru, hej!? Grandaj friponoj!... ja nur tio mankas!... Maizon vi pretendas kaj min al faboj sendas! Nu, bone! mi vin kaptis (Dion dankas.) Kaj vin instruos, bando de piratoj! Vi estas buboj, estas grandaj ratoj, kum beko eĉ, sed mamkas la tonsuro... La merlo ne atingas al nivelo de paroĥestro, ruza laŭ naturo. Olé! La vin' plej bona de la kelo por ĉivespere. Kia alpalata tiklaĵo, ff! Merlidoj kun kolbaso! en man' de Fortunata kun fingroj tiel lertaj por frikaso! Po unu mi vin manĝos, ĝis la lasta, lipleke kun tiela manĝegem', ke eĉ manĝinte ĉiujn, al mi mem ŝajnos pludaŭri nur abstino fasta! Post kiam mi vin metos en la ventron, vespermanĝinte vin, vi vidos de l' oldulo danctalenton, lin fajfi merle por festenkulmin'!... Sed tiam ŝanceliĝe kaj hezite, la pastr' en duonsveno ekhaltis de horor' paralizite antaŭ ĉi drama sceno: De l' pastro l' proksimiĝon perceptante, la merlo el malviglo vekiĝis, kontraŭ l' kradoj sin jetante rabie kvazaŭ tigro, kaj spasme, konvulsie provis tordi perunge la ferstangojn de l' karcero, trarompe ĝin perforti. Batalo vana, arda malespero! La plumojn kaj la ungojn ĝi damaĝas freneza, laca, febla, dum la okuloj braĝas, heroo gutiganta sangon, febra, ĝi flugas for subite kun impeto, revenas post tempeto enbeke kun mortiga branĉ' venena. Majeste bela kaj tragikserena ĝi diras: "Vivo estas belsublimo nur en liber'. Neniu tion ŝanĝu. Eĉ sen flugiloj flugas la animo.. . Ni flugu, filoj, tra la bluo ... Manĝu! ..." Kaj pli sublima ol la Krist' mortanta surkruce kaj pli granda ol Katono mortigis la kvar filojn, elportante kvarfoje kordisŝiron on' post ono! La pastron rigardinte, ĝi aflikte ridegis ridon de dolor' ploranta, tra l' spaco nugis brave, senhezite, kaj falis, jam mortinta, tutsubite en kavon meze de rubus' floranta. La maljunulo, pro mirego pala, ekkriis fine: "Ĉio ekzista estas sankta, purkristala! Ĉiun mizeron regas plor' egala, en ĉiu koro estas sama krio. Tra l' tuta universo Dio semis animojn, po kun rido, kanto, ploro... per sama koto ĉiujn knede premis, purigis ĉiujn same per aŭroro. Mi nur hodiaŭ la misteron sanktan divenas de la esto. L' animon vidas, en esenc' konstantan, doloron, amon, puron samekvantan por gardo de lulil', protekt' al nesto! Mi scias nun, ke ĉio de l' naturo, de pleja bel' gis plejo de malpuro, de la kolombo al besio, estas Dia loĝej', Di-revo, Di-murmuro!... Aĥ, pli ol mi supozis, Di' majestas! ..." Li eksilentis. La malnova mondo de la antikvaj kredoj nun subite agoniante mortis per malfondo en la abisma ondo de la tenebra pensomar' mergite. Kaj li ploregis. L' eklezi', la kredo, malluma monto kruda kaj turmenta, vasta kovrilo ombra de l' planedo el sia altegec' sepdekjarcenta; la himalajo de triumfaj dogmoj, pli ol la bronz', eterna, aŭ granito; antaŭaj dialogoj de Dio el poststela infinito el inter tondra nubo, kun profetoj; ĉi kolosego en du momentetoj aperis tremfendita, en ruin' miriga kaj dispeca, nur ĉar flugilo eta, vaporeca, de iu bird' mortanta tuŝis ĝin. Ĵetante la Biblion al la tero, li flustris: "Estas pli da fid' kaj vero kaj pli da Dio sur nudega rok', en kardo sen foli', ol en ĉi Skrib' antikva... Ho natur', la sola Skribo vera estas vi!..." |