Enkomputiligis Don HARLOW

Min vokis voĉ'. Ĝi estis flata...

de Anna AĤMATOVA

elrusigis L. NOVIKOVA

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS4


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Min vokis voĉ'. Ĝi estis flata,
Ĝi diris: "Vin atendas ben',
Forlasu pekan kaj malsatan
Ruslandon vian sen reven'.
Mi sangon de la manoj lavos,
Eligos honton el la kor',
Kaj poreterne vin forlasos
Suferoj viaj kaj dolor'".

Sed kun trankvilo kaj firmeco
Mi aŭdon ŝirmis sen hezit',
Por ke pro diro ĉi maldeca
Ne malpuriĝu la spirit'.