Enkomputiligis Don HARLOW
Varma tag' julia posttagmeze, la fontano flustras bedomeze kaj platanoj verde gapas ronde al la akvo elŝprucanta fonte ... Sur benketoj homoj pace sidas, la infanoj ludas, kuras, ridas, parkfontano flustras: paco, paco ... Sed en for' ĝermadas la minaco, kiel milojn da similaj parkoj igos cindro la atomaj sparkoj, tiu homa krima fiinvento, tiu fungo kun detrua vento, al teranoj eĉ el kosmo vena akompane de la gas' venena laŭ la misa plano bombatoma, el semadoj tiu plej malbona, kiu en diabla kap' naskiĝis, kiam home inferna' maskiĝis. Kontraŭ ĉi danĝero ni ne blindu, ĉiu el la pacarmiloj indu: balotilo en la man' popola, noma saĝ' kun homa fort' muskola! |