Enkomputiligis
Don HARLOW
Mortanta folio
de William AULD
Aperis en
The British Esperantist
, nov. 1967, p. 199
Lante falanta
flava foli'
takte baraktas
en agoni';
kaj la emajla
flava mort-farb'
ŝminkos la ringan
piedon de l' arb'.