Enkomputiligis Don HARLOW
Pereis li, poet' de justo, Murdita per la kalumni', Kun peza plumbo en la brusto Kaj venĝavido mortis li! ... Ne povis la animo luma Subiĝi al la malhonor', Li sola kontraŭ fals' monduma Ribelis ... Kaj li estas for! Murdita! ... Do por kio ploroj, De l' povraj laŭdoj tarda ĥor' Kaj sinpravigoj de l' sinjoroj? Pro fato li jam estas for! Kaj ĉu ne vi kolere pelis La noblan kanton de liber', Elblovi incendion celis El la ĵaluzo -- nur fajrer'? Do ĝoju ... Mutas bardo nia, La bonon rompis la malbon'. Ne lumas plu la stel' genia, Forvelkis la solena kron'. Murdinto lia senkompata Ekpremis feron de la ĉan', La koro vanta batis glate, Neniom tremis tiu man'. Kaj ĉu ne miro, ĉu ne strago? Pelata per la sort' migrant', Nomadis li en nia land' En serĉo de feliĉ' kaj rango, Ofende mokis pli kaj pli De nia tero lingvon, moron Kaj malestimis nian gloron, Ne sciis en la sanga horo, Sur kion levis sian manon li! ... En tombo kuŝas jam la bardo, Samkiel tiu, kiun li kun ardo Prikantis sorĉe en la versroman' -- Kantisto de bonkoro kaj bonfarto Murdita per la senkompata man'. Por kio de la pac' kaj simplo vilaĝloka Enpaŝis mise li al la mondum' sufoka Por la sincera sent' kaj liberema saĝ'? Por kio premis li la malamikajn manojn, En la envia rond' serĉante la kompanojn, Li, kompreninta homojn de l' junaĝ'?... Anstataŭ simpla kron' al li surmetis ili La kronon dornan, nur kun laŭro por ornam' -- Ĝi devas kvazaŭ ĉiam brili, Sed kaŝe piki, piki jam; Venenis liajn lastajn horojn frido, Malica flustro mokis lin, kaj jen Li mortis kun la vana venĝavido, Kun kaŝa disreviĝo kaj ĉagren'. La kantoj de mirinda brilo Ne sonas jam sub la ĉiel', Malhelas lia mortazilo, Surbuŝe kuŝas la sigel'. Kaj vi, arogaj heredantoj De la gepatroj malhonestaj, nun Tretantaj per la fiaj sklavaj plandoj La familiojn, kiujn lasis la fortun'! Vi en avida ar' starantaj ĉe la trono Ekzekutistoj de genio, glor', liber', Kaj gardas vin la leĝo, kiel krono, Silentu antaŭ vi la justo kaj la ver'! Sed estas dia juĝ', malĉastaj dorlotatoj, Kaj la juĝisto jam atendas vin, Ne aĉetebla per la or' kaj flatoj Li krimojn viajn antaŭvidas ĝis la fin'. Kaj jam al vi la kalumnia lango Ne helpos per la malhonesta ard', Kaj ne forlavos vi per via nigra sango La sanktan sangon de la bard'! |