"Ho ve! Ho ve!" Mulan' laboras tie Sidante antaŭ l' pordo sur teksilo, Sed ne aŭdiĝas ia sono de l' naveto Krom ripetado de ŝia ĝemspiro. Pri kio ja, knabino, vi ekpensas? Kaj kion tiel triste ekmemoras?" "Mi pri nenio pensas, pri nenio, Nek ion ajn mi triste ekmemoras. Mi nur mobilizilon lastvespere Vidis, la batalantojn ĥan' kunvokas. En dekdu libroj de l' nomlisto, ĉie La nomon de la patro oni lokas. Patro ne havas ja plenaĝan filon, Nek mi pliaĝan fraton, do ĉevalo Kun ĉiaj ekipaĵoj estu preta, Mi anstataŭos patron en batalo!" Sur la vendplaco orienta oni Aĉetas por ŝi ĉevalon rapidan, Sur l' okcidenta -- selon, sur la norda Vipon kaj sur la suda ĉevalbridon. Matene adiaŭis ŝi gepatrojn, Vespere dormis ĉe l' Rivero Flava, Ne aŭdis ŝi la gepatran vokadon al filino Sed nur senĉesan murmuradon de ondaro sablolava. Matene adiaŭis ŝi l' riveron, Vespere dormis ĉe la Monto Nigra, Ne aŭdis ŝi la gepatran vokadon al filino, Nur tiratan henadon de ĉevaloj de la tribo migra. Trakuris oni fluge dekmil liojn Tra montoj, fortikaĵoj ĝis la celo. La kornoj eĥis en aero frosta Kaj maŝkirasoj brilis en lunhelo. Mortis la general' post cent bataloj, Revenis la bravuloj post dek jaroj. La ĥan' akceptis ilin kun soleno En la palac' ĉe l' triumfa reveno, Kaj ilin rekompencis per honoraj Titoloj kaj grandkvant' da monoj oraj. La ĥan' demandis, kion Mulan volas, Kiu respondis: "Mi oficon altan ne bezonas. Por tuj reveni al la patra domo, mi esperas Ke via moŝt' kamelon flugan donas." Aŭdinte la alvenon de l' filino, Gepatroj kune iris al la antaŭurb' piede; Aŭdinte la alvenon de l' fratino, Ŝia fratin' pliaĝa sin okupis tualete; Kaj jam tranĉilon la plej juna frato Akrigis kun fervor' por porko- kaj ŝafobuĉado. La pordon de la ĉambro ŝi malfermis, Kaj sur la lito side ripozetis, Demetis la soldatan kamizolon Kaj la malnovajn vestojn resurmetis, Antaŭ spegul' aranĝis la hararon Kaj sian tualeton ekenketis. Nun ŝi eliris al la kamaradoj, Kiuj miregis ekvidante ŝin; Oni pasigis kune dekdu jarojn, Sed sciis ja neniu, ke Mulan estas virin'. Vira leporo kun ĝojsaltaj kruroj Kaj ina kun rigardo dolĉe brila: Se du leporoj tiel iras kune Kiu distingi povus do la inan de la vira? |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>