Enkomputiligis Don HARLOW

Va pensiero

de Giuseppe VERDI

elitaligis Giampaolo BOTTONI kaj Renato CORSETTI


Alia traduko estas trovebla ĉi tie

tradukis Giampaolo BOTTONI tradukis Renato CORSETTI
Sur flugiloj el oro ekflugu pens'
kaj disterniĝu super montoj, valoj
kie milda kaj friska ekblovas
la zefiro dolĉa de l' patroland.

Tie sen ĉes' murmuras riveroj
kaj sen halt' kvazaŭ flustras mildan kanton
Tie ĉiam feliĉaj ni estis
ho karega, fatala rememor'.

Diru vi, ora harpo de sorto
kial muta vi pendas sur arbo?
Rememoroj vi veku en koroj
kaj parolu pri la pasintec'.

Malfeliĉo disŝiras la koroj
el la brust' fontas ĉiam lamentoj.
Kaj apenaŭ briletas l' espero
ke post nokto venas tag', hela tag'.
Flugu penso per ora flugilo
kaj vi ŝvebu sur maro kaj tero
kie molas en dolĉa libero
nia kara patrujo en for'.

Kaj salutu Jordanon invitan
kaj Cionon en ĝia humilo.
Ho, la bela patrujo perdita
ho, malĝoja missorta memor'

Ora harpo de sorto-poetoj
ne plu muta de arbo vi pendu
la memorojn la niajn defendu
kaj parolu pri inta la hor'.

Laŭ la diaj destino-dekretoj
vi eligu nun sonan lamenton.
Dio volu koncertan momenton
kuraĝige al nia dolor'.