Enkomputiligis Don HARLOW

Naturkanto

de Wael Al-Mahdi

Originale aperis en la poŝtolisto "araba-mondo" je 2002.06.24


En kampo verdplena
Kun etoso scena
Ni sidis sub palmon
Kaj sentis la kalmon
Parolante, diskutante
Kaj nenion farante
Ni ekgustis la vivon
Ni ekĝuis la revon
Nin plaĉis naturo
Kun vivplena koro
La birdojn ni admiris
Kaj pri ĉio miris
L' odoroj koloraj leviĝantaj el tero
Disiĝante forte kaj dolĉe en aero
La maro ekbluis
La fiŝoj sin skuis
Kaj daŭris tiu kaj tiu ĉi penso
La pensoj iradis kaj venadis tra menso
Vortoj bagatelaj kaj vortoj saĝaj
Kaj legendoj, rakontoj, historioj longaĝaj
Nin fascinas diverso kaj ankaŭ diferenco
Ni mensumis sur sorto kaj feliĉo kaj ŝanco
Por kio ni vivas? ni miris interne
Kaj tiaj demandoj nin brulis inferne
Kion vi volas, mi diris, karulino?
Ho se tion mi scius, mi dirus, en fino
Sed nuntempe, tiun ĉi etan momenton
Kion mi volas, estas kanti naturkanton
Pri tempo, kiel fuĝas
Pri pomo, kiel ruĝas
Kaj vivo kaj koro kaj palmoj kaj maro
Kaj scio kaj kono kaj kompreno kaj klaro
Sentante plenforte la ĝuon ekzisti
Kaj post la kantado, ripozi kaj resti!