Enkomputiligis Don HARLOW

La vir' el Neĝrivero

de Andrew Barton PATERSON

elangligis Ken LINTON

laŭ Aŭstralia Antologio, red. Alan TOWSEY, Pisa: Edistudio, 1988, paĝoj 66-70


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Andrew Barton ("Banjo") Paterson [endru ba:t'n (banĝo) pátas'n] (1864-1941) naskiĝis apud Orange [oranĝ], Nova Sud-Kimrujo. Li pasigis siajn fruajn jarojn en la kamparo, kie li bone konatiĝis kun brutpelistoj kaj ŝafbienuloj, sed fine fariĝis solicitoro. Lia posta vivo estis plena de prestiĝo kaj aventuro, sed de 1919 li loĝis en Sidnejo.

Li tuj famiĝis post la apero de la jena poemo en 1895, kaj li estas ankoraŭ unu el niaj plej popularaj poetoj. Li estas la ĉefa folkpoeto de Aŭstralio, estante ankaŭ la aŭtoro de la nacia kanto "Vals' kun Matilda", kaj elstara baladisto pri ĉevaloj.

-- Alan TOWSEY


La bieno aktiviĝis ĉar la famon aŭdis ni:
Ĉevalid' bonrasa ĵus eskapis for,
Kaj fariĝis makisbesto -- multvalora estis ĝi --
Do sportuloj ĉiuj venis por esplor';
Jam pruvita rajdantaro el proksimo kaj el for'
Dum la nokto iris al biena hal'
Ĉar boŝanoj(1) amas rajdi en riskplena serĉlabor',
La ĉevaloj arde snufas al batal'.

Tiu Harrison riĉiĝis pro ĉevalkonkursa vet',
Vir' maljuna kun neĝblanka kapharar' --
Sed neniu lin egalis pri la rajda ardimpet' --
Sur ĉeval' por li ne povis esti bar'.
Elfluejo sendis Klanci, kiu helpos dum la ĉas',
Rajdisto kun talent' sen paralel';
Lin neniu best' forĵetus, ulo de plej alta klas' --
Li komforte sidis ĉiam sur la sel'.

Jen junulo sin prezentis sur malgranda magra best' --
Kurĉevalon nanan tre similis ĝi --
Kvankam videbliĝis trajtoj de elstara rasmajest',
La rajdantoj ja komentis inter si.
Ne fortika best' ĝi estis, sed verŝajne ja sen tim',
Kaj videblis la kuraĝo en la paŝ';
La okuloj arde brilis pro la forto de l' anim',
Fierkape ĝi sopiris al la ĉas'.

Sed rajdistoj ege dubis, ĉu elteni povus ĝi,
Kaj eĉ diris, ke ĝi mortus pro la pen',
Ke rezignu la junulo, ĉar malsaĝe irus li,
Kaj restadu ĝis ilia hejmreven'.
La junulo retiriĝis, sed nun Klanci diris: "Nen!
La junulo rajtu akompani nin.
La junulon kaj la beston vere bredis mont-teren',
Ambaŭ certe bone faros en la fin'.

"De la Neĝriver' li venis, de la Kosiuska mont',
Kun la tre rokoza monta krutdekliv',
Kie hufoj faras fajron pro la bata ŝtonrenkont',
Nur persista viro daŭras en la viv'.
Tiuj Neĝriveraj uloj loĝas alte sur montar'
Super la river' fluanta tra la val';
Multajn virojn vidis mi, ĉevalistojn sen kompar',
Por la neĝriveraj mankas la egal'."

Do, li rajdis. Sur la monto ĉe la granda mimosar'
Nun troviĝis makisbestoj post elkur';
Kaj ordonis tuj l' estro, tiu kun la blanka har',
"Ni ne tempon perdu, rajdu simple nur,
Kaj la bestojn, Klanci, turnu per la propra lerta mov',
Rajdu brave kaj ne timu pri ekfal',
Ĉar vi perdos la ĉevalojn sen espero pri retrov'
Se atingos ili ŝirmon el la val'."

Forgalopis tiam Klanci, kaj rajdante flanke ĉe
Loko kie lerto spitas al danĝer',
Li tre baldaŭ preterpasis la ĉevalojn ĉe veprej',
Vipon forte kraksvingante tra l' aer'.
Ili haltis nur momente je la sono de minac',
Sed la monton jam ekvidis antaŭ si;
Ili kuris sub la vipon per panike hasta paŝ',
Kaj en vepron ili kuris kun pasi'.

La rajdistoj haste sekvis tra la kruta denskanjon',
Kiu eĥis je la tondra ĉevalfrap';
Kaj la vipoj kaŭzis eĥojn kun feroca akra son'
El la klifoj alte super ĉies kap';
Iris supren, ĉiam supren la makisĉevala kur'
Tra reĝaj eŭkaliptoj, sterkuli'(2))
Malesperis jam la ĉefo: "Ĉio vanas! Lasu nur.
Ĉar neniu bridos tie for de ni."

Post atingo de la supro eĉ por Klanci venis fin',
Ĉar kuraĝo devas cedi al la ver'.
La vepraro dense kreskis, kie en la tera sin'
Vombat-truoj mortminacis kun danĝer'.
Sed la vir' el Neĝrivero ne ektimis pri la vund',
Svingis vipon kun kriego kaj kun verv',
Kaj malsupren iris kiel la torento dum inund'.
La aliaj spekte tremis pro la nerv'.

Kaj la ŝtonoj flugis ĉien sub la bluo de l' ĉiel'
Dum trans arbojn defalintajn saltis li,
La junul' el Neĝrivero ne moviĝis sur la sel';
ĝoje vidis ni vakeron antaŭ ni.
Inter eŭkaliptajn arbojn, sur la tre ŝtonoza grund',
Li rapide rajdis suben de l' montpad',
Ne tuŝante bridon antaŭ ol atingi ĝis la fund'
Post la kruta kaj terura descendad'.

Ĝuste inter la ĉevaloj dum grimpad' de l' sekva mont'
La spektantar' mutstaris je l' aŭdac',
Nun lin vidis uzi vipon kun feroco je la front'
Dum kurad' transvalen tra libera spac'.
Li perdiĝis el la vido ĉe kurbiĝo de valet',
Sed videblis sur la flank' de l' monto for;
La makisĉevaloj fluge nun rekuris en retret'
Kun la vir' el Neĝrivero je labor'.

Per si mem li ilin igis kuri kun ŝaŭmanta fel',
Kaj sekvadis kiel hundo ĉe la spur',
ĝis naltigis li la bestojn travenkitajn pro anhel',
Kaj sen helpo, sola, revenigis nur.
Sed la propra best' lacegis, kaj kovriĝis ĝi de sang'
De la kapo tra la ŝultro ĝis la vost',
Sed ankoraŭ ĝi fieris, kvazaŭ best de alta rang'
Montĉevalo estas grandanima moŝt'.

Kaj nun ĉe Kosiusko, mont' kovrita de arbar',
Kun natura forta roka abutment',
Kun aer' kristale pura kaj la brila nokta klar',
Kun stelbrilo sur la frosta firmament',
Kaj en la Elfluejo inter dolĉa fragmitar',
Ondanta pro la vento kaj la tajd',
La junul' el Neĝrivero estas jam legendo, ĉar
Rerakontas la vakeroj pri la rajd'.

Piednotoj

(1))boŝano = tiu, kiu laboras aŭ vivas en la boŝo (3)
2)sterkulio = arbo de orienta Aŭstralio, de la familio Sterculiaceae
3)boŝo = sovaĝejo, kamparo, aŭstralia arbaro; regiono ekster la urboj, precipe en parto kun arboj, kaj maldense loĝata