Enkomputiligis Don HARLOW

Nova mondo

de Raymond T. ADOKPE

Aperis en Ondo da Vero 26, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉu mi malkovras novan mondon?
Ĉu vere, ke mi nun estas en nova mondo?
Mi kredas, ke ne; al mi ŝajnas, ke tio ne estas vera.
"Ne, mia infano, temas vere pri nova mondo"
Tiel respondis al mi ege rapide sola arbo portanta multajn fruktojn.

Kaj mi komprenas nun kaj daŭrigas mian pensadon.
Finfine, jen mi alvenis al la mondo tiom sopirata.
La lingvo ne konas limon.
Ĝi estas la ŝlosilo de la solvo de ĉiuj kvereloj inter popoloj.

Popoloj, kiuj sin batalas, ĉar lingvoj ilin dispartigas.
Popoloj, kiuj sin atakas, ĉar ili ne komunikas per samaj vortoj.

Ho! Zamenhof, vi kunigas la homojn de la tuta mondo.
Ho! Ludoviko, via elpensaĵo estas bonega.
Ho! Lazaro, via lingvo estas vere universala.
Ne nur tiu universaleco rimarkindas en la komunikado,
Sed ankaŭ la facileco en la konstruoj de frazoj.

Se via intenco povus esti komprenita de ĉiuj,
Ne plu estus flamegoj de militoj,
Eĉ ne fajrero de estontaj flamoj;
Tiam la paco ekregus ĉiam.

Ho, Zamenhof, ĉio estos videbla!
Mia koro estas denove pura;
Ĝi estas montranta al mi novan momenton,
Ke bonega suno nova liberigu la homojn de nevenkeblaj ĉenoj.

Ho! Amikoj kaj Amikinoj, patroj kaj fratoj kaj gesamideanoj,
Staru nun kaj luktu ke la pacaj ideoj trakuru la tutan mondon.

Nun mi komprenas, ke ni estas ĉiuj idoj de la sama prapatro;
Jes, Zamenhof, vi estas tiu prapatro nia;
Ni nun daŭrigu kaj plibonigu vian laboron tra la tuta mondo.
Uzu ni ĉiujn decajn rimedojn por senlace fari tiun laboron.

Iam filoj kaj nepoj de la granda Sciencularo haltos por diri
"Ĉi tie vivis diligentaj disĉiploj, kiuj bonege laboris"

Ho! Zamenhof, memoro pri vi neniam forviŝiĝos.
Ho! Ludoviko, via donaco estas grandioza.
Ho! Lazaro, la mondo estas dankema al vi.
Mia koro estas denove pura,
Kaj mi vere estas en nova mondo.

Nova erao estiĝas por mi;
La nova suno min liberigos de la nevenkeblaj ĉenoj.
Amikoj kaj amikinoj, patroj kaj fratoj kaj gesamideanoj,
Staru kaj laboregu por la savo de la tuta mondo.

Estu tiel!!!
Kiel diris iam la ĉefaktoro Lucky DUBE,
Kiu kantis "diversaj popoloj, unu popolo"