Enkomputiligis Don HARLOW
Nuboj ĉielaj, eternaj migrantoj, Ĉeno de perloj, en step' hele blua Flugas vi de l' kara nordo sunlanden Kune kun mi al ekzilo enua. Kio vin pelas? Ĉu sort senapela, Ĉu de amikoj malico envia? Eble turmentas vin krimo kruela, Aŭ persekutas vin fam' kalumnia? Ne, -- tedas vin la grenkampoj mizeraj ... Vi nek pasiojn, nek ĝojon bezonas, Ĉiam malvarmaj kaj ĉiam liberaj Nek ekzilejon, nek hejmon vi konas. |