Enkomputiligis Don HARLOW
Naturo senspure foriras de ni, knabine de festo adolta foriras. Foriras. Neniu ĝin vokas, retiras. Pudore, nebrue foriras de ni. Lasinte arbaĉojn en urba ĝarden' (Ĉu estas la arboj sekretaj spionoj?), Foriras de fero, de ŝtona katen', de niaj mirakloj kaj laŭdaj sonoj. Ĝi malofensivas en plena humil' ... Sed ĉu ni ĝin konis en tuta sufiĉo? Ĉu ne ofendiĝon de lasta jarmil' ĝi kaŝas atende por ni malfeliĉon? ... Subite atakos el fora dezert' dornozaj arbustoj, papavoj sentimaj alsaltos tegmentojn -- jam estas la spert' absinto trakreskos asfalton paviman. Kaj iam, en ia mistera nun jar' en lokoj, por ni plej teneraj kaj karaj aperos armeo de verda arbar', rigarde per strigaj okuloj avaraj. |