Enkomputiligis Don HARLOW
XXVI |
---|
Sin apogante kontraŭ digo Atendas Lénskij al duel'; Zaréckij dume en klarigo Kritikas ŝtonon de muel'. Pardonon petas nun Eŭgeno. Zareckij frazas kun ĉagreno: "Kaj kie estas sekundant'?" Estante por duel' pedant' Li ŝatis ordon sen makulo, Kaj li klopodis pri mortig' Ne per hazarda par-efik', Sed ĝuste laŭ konven-regulo, Laŭ plej ekzakta tradici' (Pro tio devas laŭdi ni). |
XXVII |
"Kaj sekundanto?" -- "Jen li estas. Sinjor' Giljó, bonega hom'. Vi, certe, tute ne protestos Pri mia kandidat'-propon'. Li estas eble sen honoro, Sed kun honesto kaj fervoro". Zaréckij paŭzis en parol'. Eŭgen' demandis kun bonvol': "Ĉu ni komencos?" -- "Mi konsentas", -- Respondis Lenskij. Sen hezit' Deiras ili en rapid'. La sekundantoj priatentas Gravaĵojn multajn en program', Sed malamikoj mutas jam. |
XXVIII |
Jes, malamikoj! Sangavido Disigis ilin sen kompat'. Bonvolo frata kaj konfido, Amika sent' de kamarad', -- Forglitis ĉio! Malamike, Kolere kaj malpac-efike, Ja kvazaŭ en terur-inkub' Preparas ili jam sen dub' Pereon -- unu al alia ... Prefere estu gaja rid', Paciĝo bona kaj konfid', Sed senevitas tragedio. Sovaĝas de mondumo mor', Potencas sulte mishonor'. |
XXIX |
Ekbrilis jam postolo glata, Martelo frapas al ŝargil'. Forglitas kuglo senkompata, Kaj klakas ĉano kun facil'. Jen pulva stri' de grizkoloro Al breto falas. Kun rigoro Silik' minacas en atend'. En fora loko dum silent' Giljó konfuze tute staras. Manteloj falas jam al neĝ'. Distancon laŭ regula leĝ' Zaréckij kun precizo faras, Indikas lokojn laŭ fatal', Pisolojn donas por batal'. |
XXX |
"Kaj nun vi iru". Plejfacile Ekpaŝas ili sen ekscit', -- Kvar paŝojn firme kaj trankvile, Kvar ŝtupojn de la mort-perfid'. Pistolon sian jam Eŭgeno Eklevas paŝe dum alveno; Seninterrompe celas li, Kvin paŝojn novajn faras pli. Kaj Lenskij kun okul' fermeta Ekcelas ankaŭ, -- en subit' Eŭgen' ekpafas. Sen evit' Sonoras nun horloĝo preta, -- Poeton frapas kruda sort'; Pistolon ĵetas li sen vort'. |
XXXI |
Al brusto manon milde metas Kaj falas. En nebul-rigard' Jam morto sen dolor' konkretas. Samtiel sen rapida start' Brilante pro la suno klara Defalas neĝamas' montara, Kun la sufero en okul' Eŭgen' rapidas al junul'; Rigardas, vokas ... vana provo: Forestas li. Junul-poet' Jam estas ekster viv-veget'! La bela flor' dum ŝtorma blovo Forvelkis en matena klar'. Flam' estingiĝis sur altar'! .. |