Enkomputiligis Don HARLOW

Fabelo pri la ora koketo

de A. S. PUŜKIN

elrusigis Nikolao FEDOTOV

Aperis en Paco, 1/89, p. 6


Ie, ĉe la Tero-rando,
en trideka fora lando,
regis glora car' Dadon'.
Dum junec' -- terura hom' --
la najbarojn li senĉese
atakadis tre agrese;
sed maljunan jam la lit'
logis lin for de l' milit':
li al paco eksopiris.
Sed najbaroj militiris
kontraŭ la kaduka car',
damaĝante sen avar'.
Por defendi regnorandojn
kontraŭ atakemajn landojn
devis zorgi nia car',
pri multnombra soldatar'.
Vojevodoj ne oscedis,
tamen vane ja procedis.
Ili gardas sudon -- ve! --
premas jam de nord' arme'!
Ili gastojn ĵus forpelis,
novaj de la mar' aperis.
De koler' eĉ ploris car',
eĉ ne dormis pro l' koŝmar'.
En alarm' ĉu viv'? -- vegeto!
Kaj li kun la helpopeto
sendas al la instruit',
astrologo kaj kastrit'
kurieron pro bezono.

Jen saĝulo -- ĉe Dadono,
kaj el sak' de l' astrolog'
tuj elsaltas ora kok'.
Diris li al car': "La birdon
metu vi sur stangopinton;
vin fidele kok' el or'
gardos ĉiam kun fervor'!
Se vi pacon nure vidos,
kok' sur pint' kviete sidos;
kiam el alia land'
vin minacas iu band'
aŭ invad' de fort' milita,
plag' alia nevokita, --
tiam tuj la ora kok'
kaj ekkrios, revigliĝos
kaj al tiu flank' turniĝos."

Car' lin dankas kun vervor'
kun promes' pri mont' el or'.
"Pro bonega ĉi komplezo --
diras li sub la impreso, --
laŭ unua via vol'
tuj mi agos sen parol'."

La koket' sur pint' deĵore
gardas limojn tre fervere.
Se aperas ĵus danĝer'
ie por la cara ter',
la gardisto sin ekmovas,
tiuflanken bekon ŝovas
kaj ekkrias: "Ko-ke-rik!"
caru kuŝe sen panik'!"
Kaj najbaroj ekkvietis,
jam militi ne impetis.

Jaro, dua pasas pace;
sidas la koket' senlace.
Foje el la dorma ĝu'
vekis caron granda bru':
Reĝo nia! patro kara! --
vokas vojevodo cara:
plago venis al patri'!"
-- "Kial do, sinjoroj, kri'?
Kiu venis? -- caro diras
kun oscedo: plago iras?"
Vojevod kun malkviet':
Ree krias la koket';
en ĉefurb' -- tumult', teroro!"
Al fenestro -- car': sur turo
saltas kok' kun diligent'
fronte al la orient'.

"Hej, rapide! Senprokraste!
Sur ĉevalojn, homoj! Haste!"
La pliaĝan filon car'
sendas kun militistar'.
Kok' ne krias. Bruo ĉesis,
pri l' alarm' Dadon' forgesis.

Oka tag' forpasis jam,
pri l' arme' -- nenia fam':
estis ĉu batal' milita, --
eĉ raport' ne ricevita.
Jen denove kiras kok'.
"Al armiloj!" -- cara vok'.
Al pli juna filo tasko:
fraton savi de fiasko.
Kok' denove en silent'.
Eĉ ne vort' -- el orient'.

Pasis vica oka tago,
homoj ĝemas pro la plago:
de l' koketo -- tria son';
"Novan marŝon!" -- carordon'.
Gvidas ĝun nun caro, nur
memdubante pri l' futur'.
Tage-nokte movas sin
la arme' sen halt' kaj fin'.
Nek buĉkampo, nek tendaro,
nek tumulto al la caro
renkontiĝas dum la ir'.
"Strange"! -- pensas li kun mir'.

Ree oka tago venas,
al montar' l' arme' sin trenas.
Inter montoj en silent'
ekaperis silka tend'.
Ĉirkaŭ ĝi -- silent' rigida,
kaj en intermont' humida --
masakrita soldatar'.

Al la tend' rapidas car' ...
Kiaj bildoj do koŝmaraj!
Kuŝas ambaŭ filoj caraj
sen ferkasko kaj kiras'
meze de l' kadavramas':
sin trapikis sen kompato
ili glave -- fraton frato.
En herbej' sur sanga spur'
la ĉevaloj vagas nur ...
Car' lamentis: "Ho filetoj!
Ve al mi! Vin kaptis retoj!
Ve! Fatal' frakasis min!
Venis mia vivofin'!"
Kaj plorkriis la armeo,
kaj ekĝemis val' per veo,
kaj la montoj el lament'
ekskuiĝis. El la tend'
kiel aŭroreto brile,
por renkont' de l' car' trankvile
jen eliris ... junulin',
de Semaĥa-land' carin',
Kiel antaŭ sun' noktuloj,
sub la belulinokuloj
mutas, forgesinte, car'
pri la morto de l' idar'.
Ŝi ridetis al Dadono
kaj kun riverenc', sen sono,
je la man kondukis lin
en la tendon de l' carin'.
Tie caron ŝi regalis,
ĉia manĝ' sur tablo staris.
Poste lin ripozi -- ĉit! --
lokis en brokita lit'.
Kaj precize tutsemajne,
humilante ĉiel ajne,
sub la sorĉo de l' fascin'
li festenis ĉe l' carin'.

Fine per la vojo rea
kune kun la fort' armea
kaj kun junulin' en ĉar'
sin retiris hejmen car'.
Antaŭ ili famo klaĉis,
ver-malveron ĝi remaĉis.
Antaŭ l' urbo kun scivol'
brue svarmis la popol', --
ĉiuj kuras post la ĉaro,
post carino kaj la caro;
ĉiuj benas car' en ĝoj' ...
Sed ekvidis li ĉe l' voj'
jen sub saracena ĉapo,
kaj kun cigno-blanka kapo --
jen kastrito-astrolog',
provizinta lin per kok'.
Diris car': "Amik', aliru!
Kion vi ordonos? Diru!"
"Car'! -- respondis la saĝul', --
venu ni al kvitkalkul'.
Ĝuis vi de mi komplezon;
ĉu memoras la promeson:
laŭ unua mia vol'
fari ĉion sen parol'?
Donu do al mi fraŭlinon,
de Semaĥa-land' carinon!"
Kvazaŭ trafus caron ŝok'.
Diris li al astrolog':
Ĉu satan' en vin eniĝis?
Aŭ je saĝo vi seniĝis?
Kia stranga interes'!
Mi memoras pri l' promes',
sed en ĉio estas limo!
Kial nepre la carino?
Ĉu vi scias kiu -- mi?
Petu min do pri ali'.
Ĉu pri mono, rang' bojara,
ĉu pri virĉevalo cara,
eĉ pri mia ŝtatduon'!"
Sed saĝulo -- al Dadon': --
"Volas mi nur fraŭlinon,
de Semaĥa-land' carinon."
Kraĉis caro pro koler':
"Ĵuras mi per la infer',
nun ne estos finkalkulo.
Mem vi punas vin, pekulo;
iru for! Kaj gardu vin!
Trenu -- he! -- de l' ĉaro lin!"
La maljuna mag' protestis,
sed la prov' tro kara estis:
car' lin sceptre en incit'
frapis runten; la kastrit'
falis morta. -- L' urb' pro timo
ektremegis; sed fraŭlino --
ha-ha-ha! kaj hi-hi-hi! --
Do, ne timas pekon ŝi.
Kvankam sentis sin alarme,
car' al ŝi ridetis ĉarme.
Ĵus envenis l' urbon car',
ekaŭdiĝis eta knar';
vidis ĉiu ĉeestinto:
kok' sin levis de la pinto
kaj alflugis al la ĉar',
rekte al la kap' de l' car',
bekis verton en silento
kaj forflugis ... En momento
falis teren el la ĉar',
kriis -- ho! -- kaj mortis car'!
De l' carin' eĉ spur' ne restis,
kvazaŭ ŝi neniam estis.

Por bravul' fabel'-mensog',
sed en ĝi -- avert' pri l' "kok'"!