Enkomputiligis Don HARLOW

Monumento

de Aleksandr PUŜKIN

elrusigis S. RUBLOV

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS2


Mi kreis nun por mi mirindan monumenton,
Ĝi estas al popol' eterna mia don',
Kaj ĝi per alta kap' superas eminenton
De l' Aleksandra glor-kolon'.

Ne tute mortos mi! Anim' en kara liro
Pluvivos post la korp', ne estos ĝi mortont',
Kaj ĉiam famos mi, dum vivos la inspiro
De unu eĉ poet' en mond'.

La tuta vasta land' min gloros kun efiko
Kaj ĉiu naciar' tre bone konos min:
Fiera slava nep', kalmuko step-amiko,
Tunguz' sovaĝa nun kaj finn'.

Kaj longe amos min popolo kun sincero,
Ĉar vekis mi per lir' bonecon de l' anim',
Ĉar en severa temp' mi kantis pri libero
Kaj vokis al indulg' sen tim'.

Diecan volon, muz', obeu kaj ne spitu,
Ne zorgu pri la kron', ne timu pri insult',
La kalmni' kaj laŭd' vin tute ne ekscitu
Kaj ne diskutu vi kun stult'.