Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj

de Petro PALIVODA


Petro Palivoda estas ukraino, nun laboras kiel tradukisto de germana, angla kaj rusa lingvoj en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio, estas 43-jara. Li verkas en ukraina, rusa lingvoj kaj en Esperanto. Li estis laŭreato de poezia konkurso de "Liro-82" (la 3-a loko). Liaj ukrainlingvaj poeziaĵoj estas publikigitaj en ukrainaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Krome li estas unu de aŭtoroj de "Antologio de moderna novelistiko kaj poezio de Ukrainio - 2003", aperigita en la eldonejo "Skljanka Ĉasu" en Kaniv, Ukrainio.


Enhavo

Aelita
Amo ne havas nomon...
Antaŭ forveturo
Antaŭjuĝoj
Aŭtune en malsanulejo
belega estas vivo...
ĉi-loke estas centro de la Tero...
ĉu mi povas vin iam forgesi...
Dezerto
Disiro
La domo senmuras...
Dum koncerto
dum mi aŭdas...
Ekvilibro
en sunradiaro...
en tiu ĉi urbo...
Evoluo
Feliĉa homo
Feliĉo
Floroj
forĵeti balaston gravan...
guteto da akvo...
iam en la ĉielo...
Identulo
Kalendaro
kiel ekscius mi...
Kiom da fojoj...
Kompaso
Kompreno
Kontrastoj
Leontodo
Lingvoscienco
Luno kaj steloj...
maleblas ploro...
Maro
mi trankvilas...
Miraklo
Nenie kaj neniam
Ni ne bezonas mondan...
ni veraj kiam estas...
nuboj kovradas...
Parueto
Pendolo
Petrografio
Poezio
Pordo
Printempo
Radioricevilo
Revo
ridi...
Rigardo
Sendormeco
Senmorteco
Silento
Sonĝo
sur limo...
Tempo
Urbo
vento alportas en polmoj...
vi estas ploro...
vizaĝo via...

Pordo

Infaneco...
Homoj surstrate
pri io debatas.
Estas pordo farbata
de l' suno
orkolore.
Mi miras:
kiom da jaroj trakuris --
restis la pordo ora.

Radioricevilo

Mi sentas planedospiron
en raŭko de ricevilo.
Sur ĉiu diapazono
embuskas por mi eventoj.
El nigra kesteto fluas
kaj voĉo sola,
kaj bru' de tribunoj.
Per turno facila de agordilo
mi ŝanĝas planedohumoron.

Luno kaj steloj...

Luno kaj steloj
parolas pri io
mi iras silente

Amo ne havas nomon...

Amo ne havas nomon.
Ĝi havas sunon
sur la tuta ĉielo,
blindigan.
Ĝi havas venton,
okulojn per sablo
kovrantan.
Al kiu mi iras,
blindulo?
De nun ne videblas.

La domo senmuras...

La domo senmuras...
Eniru, vagulo,
forĵetu sakon
kaj ĉetabliĝu.
Mirinda pretendo
al konstruistoj:
kreu domojn senmurajn.

sur limo...

sur limo
inter vivo
kaj morto
ni estas duope
mi
kaj mia koro

Dum koncerto

Solviĝos en muzik' esenco mia,
per ondo kolizias kun etero,
leviĝas super falso, super vero
kaj perdas originon materian.

Foriĝos por eterne homaj limoj,
al mi etendas manojn milionoj.
Fluadas mi -- jen bono, jen malbono,
venen', balzam' inspiras la animojn ...

... Vizi' degelis, estas mi en ordo,
la samaj kavaj vangoj, sekaj lipoj ...
Violonisto arĉas jam ne kordojn,
sed miajn ripojn.

Silento

Literoj, vortoj, propozicioj,
ĉeestas interpunkcio,
vortordo perfekte korekta,
espero kaj ĝojo-malĝojo --
ĉio en sortimento.

En la silabinterplekto
parolas ni per silento.

dum mi aŭdas...

dum mi aŭdas
voĉon vian
dum okulojn viajn
vidas
mi aŭdas
mi vidas

Rigardo

sunaj varmegaj okuloj
ombro de birdo sur muro
printempa aero
muziko
el mia fenestro
ŝajnas la mond'
kvarangula

Dezerto

ni iras daŭre
mortas pro soifo
ne sun karesas
pato ardigita
sur niaj langoj
vortoj sufokiĝas
oazo
ni iris daŭre
mortis pro soifo
miraĝo

vi estas ploro...

vi estas ploro
se mi ploras
vi estas rido
se mi ridas
vi estas morto
se mi mortas
vi estas vivo
se mi vivas

vi estas ploro
vi estas rido
vi estas morto
vi estas vivo

mi ploras
mi ridas
mi mortas
mi vivas

Leontodo

nenio okazis en mondo
pereis nur leontodo
traktoro per radoj multpezaj
ĝin premis al tero senbate
mi vidis paraŝuteton
ĝi longe ne falis surteren

Kompreno

Mi komprenas:
Tero estas globo,
duoble du faras kvar,
vintre estas tago plej mallonga,
estas plej varme somere.
Kiel multe mi komprenas!
Kiel malmulte mi komprenas ...

nuboj kovradas...

nuboj kovradas
stelojn
neĝo kovradas
florojn
nenien mi iros
hodiaŭ

ridi...

ridi
kiam estas ridinde
plori
kiam estas plorinde
feliĉe
libere
freneze

en sunradiaro...

en sunradiaro
en fajfo de vento
en frapo de pluvo
per kiuj kordoj
ni estas ligitaj
al mi intertempe ŝajnas
ke mi jam vivis
kaj ofte
ke mi nur komencas
vivi

Printempo

riveroj enfluas maron
por iĝi la oceano
printempo
degelas glacio
kaj kien vi estos fluonta
fonteto de mia animo

forĵeti balaston gravan...

forĵeti balaston gravan
sin bani en la ĉielo
brulvundi multfoje manojn
tuŝante varmegajn stelojn

kaj esti ĉiam
kun vi apude

maleblas ploro...

maleblas ploro
kiam pluvas
kunfluas larmoj viaj
kun la nubaj
kaj post pluvego
ĉu ĉielarko
ĉu rideto

Petrografio

roko
sin detirante
ĝemas
kaj falas malsupren
maro da ĝiaj pecetoj
similas al fajroartaĵo
ŝtono sin rulas malsupren

Ekvilibro

nek sur la tero
nek en la ĉielo
limigita surfaco estas
per rektlinio
sin levi en la ĉielon
gravito baras
por ne fali sur la teron
ekvilibro necesas

Pendolo

Tien -- ĉi tien,
tien -- ĉi tien.
Mi haltos --
kaj tempo haltos.
De mi dependas
ĉu morgaŭo estos.
En knar' de ĉeno mia
hieraŭo estis.
Trankvilo mia
morto estas.

Aŭtune en malsanulejo

ĉio blankadas
muroj
plafono
litoj
kiteloj
kaj neĝo ekstere
ĝi baldaŭ ekfalos

Feliĉo

estas malvarme
varme
varmege
varme
kaj ree malvarme
serĉante feliĉon
mi malvarmumis

en tiu ĉi urbo...

en tiu ĉi urbo
vi jam ne estas
surstrate veturas
malplenaj tramoj
malfermitajn fenestrojn
eniras vento
kiel fantomo
vagadas pasinto

iam en la ĉielo...

iam en la ĉielo
mi vidis belegan arkon
kaj ne povis deŝiri rigardon
mi tiel volas ĝin ree ekvidi

iam en verda arbaro
mi aŭskultis miraklan birdon
kaj sonis magia muziko
mi tiel volas ĝin ree ekaŭdi

iam mi vidis vin
kaj aŭskultis

Sonĝo

vi estas sonĝo
diverskolora
fabela
sed ne profeta
vekiĝos mi
kun postploraj okuloj
ripete
vi estis sonĝo

Floroj

ili estas simple floroj
kaj tiel malperfektaj
ili ne scipovas ion fari
nur donaci ĝojon
ili bezonas milionojn da jaroj
por trapasi ŝtupojn de evolucio
penatingi pintojn de perfekto
trompi perfidi kaj murdi
al si similajn
do iĝi homoj

Poezio

trovi tiujn unikajn vortojn
por ke ili bruligu fajron
al devojiĝintoj
kaj invitu ĉe tablon
mortantajn pro malsato
kaj ĉiuj aliaj vortoj
estas simple susuro
de truhava tamburo
fajfeganta pro vento

belega estas vivo...

belega estas vivo
premiĝos koro
pro doloro
malvarma vento
blovestingas revojn
fariĝos por eterne
nokt' malluma
finbrulas suno
kaj kandelo
ridetas vi
belega estas vivo

Maro

mi staris ĉe maro kaj pensis
ke ĝi estas viva estaĵo
ke ni ĉiuj venis el maro
ke nia ekzisto finiĝos
sed maro ja estis kaj estos
senmorta simile al amo
mi nomon amatan
gravuris sursable
ne povis ĝin ondoj forlavi
kaj falis steleroj en maron

Ni ne bezonas mondan...

Ni ne bezonas mondan
(aŭ globan),
limigitan
(aŭ lokan)
militon.

Patrino sonĝis nigrajn nubojn
kaj fulmotondron.

Ŝi kuras al la lulilo
kaj super etulo kliniĝas.

Jam ekridetis infano
per pura kaj blua rigardo.
Estu ĉiam ĉielo pura,
estu ĉiam ĉielo blua,
ni ne bezonas nigran!

ni veraj kiam estas...

ni veraj kiam estas
ĉu sataj
ĉu malsataj
ĝemo en abismo
vokokri' de revo
hodiaŭ mi
ĉu mia identul'
malvera

mi trankvilas...

mi trankvilas
al foliaro simile
dum malbona vetero aŭtuna
leĝoj de la natur' estas saĝaj
vento blovos
vintro venos baldaŭe
blanka neĝo kovrados
restaĵojn aŭtunajn
venos ree printempo
mi trankvilas
al foliaro simile
dum malbona vetero aŭtuna
nur ke venu printempo morgaŭe

ĉi-loke estas centro de la Tero...

ĉi-loke estas centro de la Tero
ĉi-loke estas kerno de la mondo
kaj vojoj
vastaj helaj kaj sinceraj
kaj ĉirkaŭvojoj
fiaj kaj timemaj
eliras de ĉi tie
ni iru en la vivon
mi sursojliĝos ree
kiel iam
mi estas ree hejme

Evoluo

senhejma hundo
feliĉon havis
sed duone
ĝi trovis sur balaaĵejo
peceton da kolbaso
sed tuj ricevis ĝia dorso
senprokraste
celtrafan frapon
per bastono
de vagabondohomo
konkuranta
ĝi devas ja memori
ke homo estas
krono de l' Naturo

Tempo

Tempo kuras trankvile kaj kutime,
ne ĉiu sekundo martelas tempiojn,
ili estas malrapidaj, molaj kaj varmaj
kiel lulkanto.

Sed okazas, ke estas rompata
ritmo de kvietiĝinta muziko de l' tempo
kaj iu ribelanta sekundo
forlasas sian orbiton
kaj sciigas la mondon pri sia ekzisto --
neretenebla, malmola, malvarma --
ĝi krias, eĉ en oreloj sonoras:
Vi tiel malmulte sukcesis fari!

Aelita

Inter ni estas kosmo malvarma
kaj fora stelaro.
Mi tra spaco senfina
rigardas stelplenan ĉielon.
Okuloj-kvazaroj lumas.
Distancon je kelkaj paŝoj
mezuras parsekoj.
Kvankam mi ĉiun momenton
al vi flugadas,
vi estas tiel de mi
malproksime.

Antaŭ forveturo

Muroj silentos
nudaj.
Nigraj skaraboj postnajlaj
mordas leporojn
sunajn.
Iu ĉi tien venos,
diros:
Kia dezerto...

vento alportas en polmoj...

vento alportas en polmoj
odorojn de herboj
kion flustradas floroj
en malproksim'
sur ankoraŭ verdetaj ebenoj
rosoj frostiĝas
sur tia vojeto mi iras

Kompaso

mi iras suden
mi iras norden
mi iras orienten
mi iras okcidenten
kaj ofte devojiĝas
ĉar koro estas ja
kompaso nefidinda

Revo

Mi revis,
kiam estis infano,
suprenflugi en la ĉielon,
almenaŭ per aeroplano
(aeroplano sin levas supren --
kaj ĉiuj ne povantaj flugi:
domoj, arboj kaj fostoj kaj tiel plu --
iĝas tiom malgrandaj).

Aeroplano sin levas supren -
kaj ĉiuj ne povantaj flugi:
domoj, arboj kaj fostoj kaj tiel plu
kaj tiu, kiu ne revis,
kiam estis infano,
suprenflugi en la ĉielon,
almenaŭ per aeroplano --
iĝas tiom malgrandaj.

Identulo

Vi estas al mi tiel korinklina,
vi kuras al mi renkonten,
vi kaptas mian rigardon
kaj serĉas mian subtenon.
Kial vi estas ĉiam sopira,
mia spegula identulo?
Ĉu vi ne ekvidis,
ke mi jam ridetas?

Kalendaro

fenestron mian
enflugis folieto flava
de poplo smelta
apud dom' kreskanta
mi miris ĉar somero
plu estas kalendare
probable folietoj
ne konas kalendaron

Feliĉa homo

mi vidis feliĉan homon
li sidis sur benko en parko
kaj ial ridetis
ĉirkaŭ li flugis birdetoj
kaj multaj sentime sidiĝis
sur liajn manplatojn kaj ŝultrojn
kaj poste la homo foriris
mi okupis la saman benkon
kaj ankaŭ komencis rideti
sed birdoj al mi
ial ne flugis

Kontrastoj

oni diras
ke kontrastoj
interaltiriĝas
ĉu mi estas
tia nulaĵo

Lingvoscienco

mi volus lerni
lingvon de animaloj kaj birdoj
de vento pluvo kaj suno
kaj paroli kun ili
ĉar ili scias ĉion
sed mi ilin ne komprenas kaj silentas
kaj ne povante ŝanĝi la staton
mi parolas kun homoj
ili scias nenion
sed mi diras kaj aŭskultas
kaj ne povante ŝanĝi la staton
mi revas pri lerno de lingvo
de animaloj kaj birdoj
de vento pluvo kaj suno

ĉu mi povas vin iam forgesi...

ĉu mi povas vin iam forgesi
ĉu mi povas forgesi vidi
ĉu mi povas forgesi aŭdi
ĉu mi povas forgesi spiri
certe povos mi vin forgesi
se mi povos forgesi vivi

Sendormeco

mi vekiĝis pro bruo kaj tondro
sed briletis per steloj ĉielo
lun' arĝenta rigardis fenestron
ĝis maten' mi ne povis ekdormi
tio estis ne fulmotondro

Parueto

Sin premis malgranda paruo
al mia fenestro.
Estaĵo vivanta ĉiam
bezonas varmon.
Sed kiel mi vin defendos,
naiva birdeto?
Frostiĝas mi mem pro doloro
simile al birdo vundita.

Disiro

Rigardo al suno similas
je paŝo ĝis vesperiĝo
trankvilo malvarma
brakumas ŝultrojn
vi diras ke ne ekzistas
Lando de Revoj Matenaj
diru kie mi vivu

vizaĝo via...

vizaĝo via
sunradias
mi opiniis iam
ke mallum' de nokto
pli malvarmigas
ol silento
kaj ĝi mortigas
revojn niajn
sed
vizaĝo via
sunradias

Kiom da fojoj...

Kiom da fojoj
oni al mi deziris
sanon,
feliĉon
kaj longan vivon.
Mi vivu feliĉa kaj sana
milojn da jaroj.
Sed vi diris:
Sen mi vi ne povos vivi.

Miraklo

Dezirus mi kredi miraklon.
Rekte en flakon telero falas,
kaj krias aliplanedanoj:
Tio ne estis antaŭvidita.
En lago kaptita estas
lacertelefanthibrido.
Intervjuata estas neĝhomo
de raportistoj el CNN.
Dezirus mi kredi miraklon,
En mondo ankoraŭ okazas mirakloj.
Ree vi min preterpasas.
Kiel al mi jam tedis
ĉiuj ĵurnalsensacioj!...

guteto da akvo...

guteto da akvo
el glacipendaĵo
hieraŭa
falante malsupren
tuŝetis vizaĝon mian
mi estis tiel surprizita
ke en mallibero vintra
nur povis pensi
ke vi revenis

Senmorteco

mi mortos
kiam pluvo
batos kontraŭ
fenestrojn
kaj min doloros
aŭ ne
mi ne mortos
kiam pluvos
mi mortos
kiam suno
ridetos
sed min doloros
aŭ ne
mi ne mortos
kiam sunos
mi mortos
kiam
aŭ ne
mi ne mortos

Nenie kaj neniam

ĉie
en amo
en flamo
sur vojo
en ĝojo
nenie

ĉiam
hieraŭ
hodiaŭ
kaj morgaŭ
iam
kaj nun
neniam

Antaŭjuĝoj

Katoj de l' tuta mondo
unuigis kontraŭ min,
ili krucigas vojon
ĉe mia ĉiu paŝo.
Sed unu, kiu tutan tagon
frotiĝas kontraŭ miajn gambojn,
hodiaŭ lavas sin
sur domosojlo.
Kaj mi trankvilas.

kiel ekscius mi...

kiel ekscius mi
ke tago estas tago
se mi nokton ne konus
kiel ekscius mi
ke rido estas rido
se mi ne sopiradus

tagiĝas
kaj mi ridetas

Urbo

mi rememoras
inter kvar okuloj
ankoraŭ unu paŝo
kaj perdiĝos
en strataj krucvortegoj
mi por ĉiam
miksiĝos kun malvarma
homamaso
eniros vin
kaj ne revenos