Enkomputiligis Don HARLOW

Paraleloj

de Eŭgeno MIĤALSKI

El Eŭgeno MIĤALSKI, Plena poemaro, FEL, 1994, p.65


I
Novo - malnovo,
eterno - momento,
potenco - senpovo,
felicxo - turmento.

III
Revado - konfeso,
timemo - arogo,
memoro - forgeso,
vereco - mensogo.

V
Kareso - insulto,
konfido - jxaluzo,
konstanto - adulto,
sincero - amuzo.

VII
Trotakso - banalo,
diigo - profano,
vizio - realo,
angxelo - satano.

IX
Naturo - komerco,
pureco - malcxasto,
malsperto - ekzerco,
similo - kontrasto.
II
Edeno - infero,
Kompato - kruelo,
beato - sufero,
mildeco - ribelo.

IV
Amemo - pasio,
hontemo - senĝeno,
tuteco - nenio,
libero - kateno.

VI
Adoro - malamo,
promeso - ĵurrompo,
trankvilo - ekflamo,
fidelo - fi-trompo.

VIII
Modero - senbrido,
tolero - postulo,
kolombo - aspido,
sindono - spekulo.

X
Ekflugo kaj falo,
heroo kaj vermo,
espero - fatalo,
naskiĝo - ekstermo.
Jen estas varioj de l'amo --
burlesko kaj dramo!

Saratov, 5 Aŭgusto 1918